Kune

Esperanto-gazeto

Kune (ankaŭ /·kune·/, de 1979 ĝis 1999 GEJ-gazetoGEJ-Gazeto) estas la membrogazeto de la Germana Esperanto-Junularo. Ĝi aperas kiel interna revueto kadre de Esperanto aktuell[1] kaj enhavas diverstemajn artikolojn kiuj ĉefe celas junulajn Esperantistojn.

la novelektita asocia prezidanto Thomas Pusch skeĉe sur titolpaĝo de GEJ-Gazeto 2 / 1991

La GEJ-gazeto fondiĝis de Thomas Bormann en 1979.[2] Kiel memstara gazeto ĝi aperis 6-foje jare ĝis ĉirkaŭ 2000, poste tiu nombro malpliiĝis al po kvar en jaro. Inter 2000 kaj 2010 la revuo funkciis ankaŭ kiel membrogazeto de la Aŭstria Esperanto-Junularo. Ekde januaro 2011, kiam komencis redakte agi Miriam Hufenbach kaj Caroline Patzelt, la kune aperas kiel parto de Esperanto aktuell, denove po ses fojojn jare.

Redaktistoj redakti

Jen elekto el la redaktistoj de la revuo ekde ĝia tempo kiel memstara GEJ-gazeto:

Ankoraŭ en 2010 formale la redaktoroj estis Stefanie Hanisch kaj Katharina Tanzberger, sed la revuo apenaŭ aperadis.

Referencoj redakti

  1. Reta prezentado de la kune (germane) kun ligiloj al legantoreagoj al artikolo pri riismo, Esperanto aktuell 2015/1
  2. Intervjuo kun Thomas Bormann pri la kune, 2014 (germane). Arkivita el la originalo je 2008-06-17. Alirita 2008-06-17.
  3. laŭ la informa broŝuro Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1995, paĝo 6