Fenestro (revuo)

Esperanto-lingva revuo

Fenestro estas internacia literatura Interreto-revuo. La revuon fondis Igorj Ĥomjakov en 2008. Oni publikigas kajerojn de la revuo de aprilo 2008 en Esperanto. De aŭgusto 2009 oni publikigas kajerojn de la revuo ankaŭ en la rusa lingvo.

La revuon Fenestro ricevas abonantojn el 21 landoj: Barato, Belgio, Brazilo, Britio, Ĉinio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Irano, Japanio, Kolumbio, Koreio, Latvio, Meksiko, Pollando, Rumanio, Rusio, Serbio, Usono, Vjetnamio.

Kvankam Fenestro estas interret-revuo, oni disvastigas ĝin kiel Microsoft Word-an dosieron. Ajna abonanto povas simple printi la dosieron kiel revuon kun kovrilo, enhavo, verkoj kaj ilustraĵoj al ili.

Kun la revuo kunlaboras aŭtoroj kaj tradukistoj el 13 landoj. En la parto “Niaj aŭtoroj kaj tradukistoj” de retejo de la revuo oni povas legi pri kunlaborantoj el Belgio, Brazilo, Francio, Hispanio, Hungario, Kartvelio, Kazaĥio, Latvio, Rumanio, Rusio, Serbio, Ukrainio kaj Usono.

Ĉiu verko en la revuo havas ilustraĵon, kiun faras artisto-ilustristoj.

Eksteraj ligiloj redakti