Insulo de la Rozoj

iama lando proksime de la marbordo de la itala provinco de Forlì, en la Adriatiko

La Insulo de la Rozoj, oficiale Esperantista respubliko de la Insulo de la Rozoj (itale Repubblica Esperantista dell'Isola delle Rose), estis dum kelkaj semajnoj en 1968 mikronacio sur artefarita platformo en la Adriatiko, 11 km (6 marmejloj) for de la marbordo de la provinco Forlì, Italio[1][2][3][4][5][6][7][8][9][10][11][12]. kies oficiala lingvo estis Esperanto. Laŭplane ĝi devus iĝi turisma celo, sed ĝin rapide detruis la italaj aŭtoritatoj. Komence de 2017 forpasis ĝia fondinto, Giorgio Rosa[13].[14]. La Esperanta Civito honoris lin en 2023[15].

Esperantista Respubliko de la Insulo de la Rozoj
itale Repubblica Esperantista dell'Isola delle Rose

la fikcia flago kaj same fikcia blazono
mikronacio
offshore construction (en) Traduki
artefarita insulo
historia lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Oficiala(j) lingvo(j) Esperanto
Uzata(j) lingvo(j) Esperanto, la itala
Areo 0,0004 km²
Loĝantaro 1 (2015)
Loĝantoj <10
Horzono -6
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro prezidanto Giorgio Rosa
Ekonomio
Valuto Milo

AkvejoAdriatiko

Koordinatoj44° 11′ N, 12° 37′ O (mapo)44.18027777777812.622222222222
Akvokolektejo0 km² (0 ha) [+]
Areo0 km² (0 ha) [+]
Loĝantaro1 [+] (1968)

Insulo de la Rozoj (Italio)
Insulo de la Rozoj (Italio)
DEC
Map
Insulo de la Rozoj
Vikimedia Komunejo:  Isola delle Rose [+]
vdr
Insulo de la Rozoj, 1968

Estiĝo

redakti

La afero komenciĝis en 1964, kiam itala inĝeniero, nomata Giorgio Rosa, ricevis permeson testi novan teknikon por konstrui grandan platformon - 400 kvadratajn metrojn granda - en la Adriatika maro, 11 km (6 marmejlojn) for de la itala marbordo. Ĉi tiun artefaritan insulon subtenis naŭ fortikaj kolonoj, starigitaj surmarfunde[1][2][3][4][5][6].

Sendependeco

redakti

La unuan de majo 1968 deklariĝis la sendependeco de la insulo kiel memstara regno. Ĝia oficiala nomo, Insulo de la Rozoj estis esperanta por emfazi la ideon pri internacieco. Rozoj estis elektitaj ankaŭ pro la nomo de la kreinto, Giorgio Rosa (rosa signifas rozo itale)[1][2][3][4][5][6].

Rosa estis influita de sia amiko, la esperantisto franciskana pastro Albino Ciccanti, por elekti Esperanton kiel oficialan lingvon al sia mikronacio. Isola della Rose adoptis Esperanton kiel sian oficialan lingvon, tiel ke ĉi tio klare reasertas sian suverenecon kaj sendependecon de la Itala Respubliko, kaj ankaŭ emfazas la internacian karakteron de la nova respubliko, tiel igante la respublikon la sola lando en la mondo, kiu adoptis Esperanton kiel sian oficialan lingvon.

La evoluo de la platformo, kaj ĝiaj uzoj sciencaj kaj ripozaj, estas iomete konfuzaj kaj malklaraj, sed ŝajnas ke tie troviĝis restoracio, nokta dancejo, memoraĵvendejo kaj poŝtejo. Eble ekzistis ankaŭ radiostacio kontraŭleĝa laŭ la itala leĝo. Ŝajnas, ankaŭ, ke iu eta grupo akiris la posedon de la insulo de S-ro Rosa[1][2][3][4][5][6].

La flago de la Insulo estis oranĝkolora kun centre blanka ŝildo, kiu surhavis tri ruĝajn rozojn kun verdaj folioj. La suvereneco de la insulo formaliĝis per la eldono de poŝtmarkoj. Sur tiuj poŝtmarkoj videblas ankaŭ la valuto de la respubliko, nomigita miloj (angle unue nomiĝis mill), sed oni ne scias, ĉu moneroj iam estis stampataj[1][2][3][4][5][6].

Malestiĝo

redakti

La 25-an de junio 1968, 55 tagojn post sia deklaro de sendependeco, la Respubliko de la Insulo de la Rozoj estis kaptita de italaj aŭtoritatoj, pri kio la Respubliko amare deklaras "la sola milito kiun Italio iam gajnis". La Respubliko kaj ĝia registaro protestis kontraŭ la kapto de la insulo. Debatrezultoj de la Itala Parlamento estis ke la insulo ne povos plu ekzisti kaj devas esti detruita[1][2][3][4][6][16].

La unua teorio, kaj la plej evidenta, estis ke la insulo kun sia restoracio, noktoklubo kaj suvenira butiko estis efike itala sed evitanta Italajn impostojn - danĝera precedenco por agordi[1][2][3][4][16].

La dua teorio venis de la ekstremdekstra parlamenta grupo MSI, kiu deklaris ke la insulo reprezentis minacon al sekureco de NATO, eventuale proponante kovrilon ktp por sovetiaj nukleaj submarŝipoj (neverŝajna, ĉar Rosa mem estis tute ne maldekstrema, venanta de dekstrula fono kaj deklarante sin ĉefe liberala)[1][2][3][4][16].

La tria teorio, venanta de la maldekstremaj membroj de la parlamento sugestis, ke la insulo, fakte, estas platformo ĵetanta malstabiligajn operaciojn trans la Adriatiko en Jugoslavio kaj Albanio (en 1968 Albanio estis forlasanta la Varsovian traktaton)[1][2][3][4][16].

La 13-an de februaro 1969 la insulo estis minita de italaj inĝenieroj: ili kripligis la platformon, sed ne tute detruis ĝin. Tio okazis dek tagojn poste, kiam, dum ŝtormo la restaĵoj de la platformo estis mergitaj - sendante la strukturo al la Adriatika marfundo - kie en 2009 diversaj plonĝo ekspedicioj helpis revenigi al la surfaco, se paroli metafore, la sendependan Insulon de la Rozo[1][2][3][4][5][6][16].

Filmo kaj dokumentaĵo pri la Insulo

redakti

En 2013 esperantlingva dokumentaĵo pri la insulo estis publikigita[17].

Ĉe la 9-a decembro 2020 la reta televida servo Netflix publikigis filmon pri la insulo nomata L’incredibile storia dell’Isola delle Rose aŭ en Esperanto La nekredebla rakonto pri la Insulo de la Rozoj[18]. Ĝi prezentas la historion iom malsame al la realaj faktoj.[19]

Fotogalerio

redakti

Literaturo

redakti

(itala) Davide Astori, Creazione linguistica e identità socio-nazionale: da Alessarco di Macedonio all'Isola delle Rose, p. 154, en Paolo Valor, Multilingualism, Language, Power and Knowledge, Edistudio, Pisa, 2011, ISBN 978-88-7036-809-3

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

(eo) Klariga filmeto pri la diferenco inter mikronacio kaj mikrostato

Referencoj

redakti
  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 (January 2007) “Rose Island: A Dream of Freedom”, The Cinderella Philatelist, p. 42–46. 
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 Strauss, Erwin S.. (1984) How to Start Your Own Country, 2‑a eldono, Port Townsend, WA: Breakout Productions, p. 129–130. ISBN 1-893626-15-6. angle
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 (Fall 1994) “'Republics of the Reefs': Nation-Building on the Continental Shelf and in the World's Oceans”, California Western International Law Journal 25 (1), p. 105–06.  angle
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 . L'Insulo de Rozoj...storia di una fiaba di costume fine anni 60 (itale) (24-a de januaro 2007). Arkivita el la originalo je 2014-04-19. Alirita 2015-12-08 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-04-19. Alirita 2015-12-08 . itale
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 La Insulo de la Rozoj Arkivigite je 2015-12-08 per la retarkivo Wayback Machine itale
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 The island that wasn’t there angle
  7. Islandology: Geography, Rhetoric, Politics Marc Shell angle
  8. MICRONAZIONI: storia dei più piccoli Paesi del mondo Duilio Chiarle itale
  9. l'Arte del Francobollo n. 38 - Luglio-Agosto 2014 ‎Franco Filanci itale
  10. L'isola delle rose. Con DVD Giorgio Rosa itale
  11. La reconnaissance des micro-nations STEPHANE-BERTIN HOFFMANN - 2010 itale
  12. Versos de Babel David Clausen, ‎José Antonio Alías García - 2014 itale
  13. Forpasis la fondinto de Esperanta respubliko, Libera Folio, 7-a marto 2017.
  14. (eo) La Esperanta Civito honoras Giorgio ROSA, Heroldo de Esperanto, p. 2, n-ro 2346, julio 2023
  15. (eo) Pino Pinelli, Giogio Rosa: honoraj civitanoj, Literatura Foiro, p. 211, aŭgusto 2023
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 "When Italy went to war with the esperanto micro-nation Insulo de la Rozoj" Arkivigite je 2017-06-20 per la retarkivo Wayback Machine,visit-rimini.com,date 09/05/2009 angle
  17. https://www.youtube.com/watch?v=ci226cf1JOQ&feature=emb_title
  18. https://www.liberafolio.org/2020/12/07/netflix-faris-filmon-pri-esperanta-respubliko/
  19. Xavi Alcalde. 2020 "Rozkolora utopio". Kontakto 300 (2020/6): 11-13.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti