Por samtitola artikolo vidu la paĝon Platformo (geologio).

Platformo - laŭ PIV kaj Reta Vortaro - estas plata starejo fine de vagono, aŭtobuso aŭ alia komuna veturilo. Platformoj estis kutimaj konstrueroj de la historiaj, unuaj vaportrajnaj vagonoj kaj samepokaj ĉevaltiritaj omnibusoj aŭ pli poste motorigitaj aŭtobusoj meze de la 19-a ĝis meze de la 20-a jarcento. En modernaj komunaj veturiloj - trajnoj, metrooj, tramoj aŭ busoj - platformoj ne plu kutimas, sed la pasaĝeroj tuj eniras la veturilon tra flankaj pordoj.

pasaĝeroj sur platformo de historia aŭstra vagono
nafta "platformo" en la Atlantika Oceano proksime de Brazilo

En aliaj lingvoj similforma vorto estas uzata en multe pli vasta senco - ekzemple en la senco de stacidoma kajo (de historia trajnvagona platformo eblas elpaŝi sur kajon elvagoniĝante, kaj inverse), de iel altigita loko por publikaj prezentoj (en la senco de scenejo de teatro aŭ koncertejo, en salono aŭ subĉiele), de altigita ebenaĵo por spektantoj, aŭ en abstrakta senco por priskribi kunlaborejon, en kiu eblas komuniki kaj interagi je sama alteco, sama rango. La tradicia esperantlingva difino de la vorto kompare estas multe pli limigita kaj teknika.

Diskuteble permeseblas dua uzo de la vorto, por nafta platformo - metala ebenaĵo sur pluraj firmaj piedoj, konstruata en maro, por sur ĝi fiksi borilojn kaj pumpilojn por elpreni nafton el la mara fundo.

Ankaŭ muelejoj povas havi platformon, de kiu la muelisto priservas la muelejon.