Francisco Veuthey
argentina grafikisto kaj esperantisto
Francisco Luis (aŭ esperantlingve Franĉjo) Veuthey estas argentina grafikisto, ĵurnalisto kaj esperantisto. Li naskiĝis la 9-an de julio 1965 , do nun estas 55-jara. Post studo en la Nacia Universitato de la regiono "Litoral"[1] en la argentina urbo Santa Fe de la Vera Cruz, li ekde la fino de la 1980-aj jaroj laboris en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, unue kiel grafikisto de la Jarlibro de UEA kaj aliaj presaĵoj. En 1992 li transprenis la redakton kaj enpaĝigon de la revuo Kontakto de TEJO: La revuo tre modernigis sian aspekton, kun nova redakta stilo, nova logsimbolo kaj novaj ideoj. La nombro de abonantoj multe kreskis kaj atingis historian rekordon de 2050, antaŭ ol li en 1998 transdonis la redaktadon al posteulo.
Francisco Luis Veuthey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 9-an de julio 1965 |
Lingvoj | Esperanto • hispana lingvo • nederlanda lingvo • portugala lingvo |
Ŝtataneco | Argentino |
Alma mater | Universitato Nacia de la Marbordo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • grafikisto |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | i.a. redaktoro de la revuo Kontakto (1992-1998) kaj de la Jarlibro de UEA (plurajn jarojn) |