La fonotakso (el la greka φωνή 'sono' kaj τάξις 'ordo'), ankaŭ nomata fonotaktiko, estas la aro de regulecoj, kiuj priskribas, kiel en unuopa lingvo aŭ variaĵo de lingvo (dialekto, sociolekto, idiolekto) kombiniĝas la fonemojparolsonoj por formi silabojn kaj vortojn.

La fonotakso havas rolon ne nur en la fonologio, kiu estas pure lingvistika disciplino, sed ankaŭ en la parolscienco (fonetiko), en kiu oni interesiĝas pri ĉiuj fizikaj aspektoj de la parolo kaj ties elementoj.

La termino fonotakso estas paralela al la termino sintakso. Dum la sintakso priskribas la konstruon de vortoj kaj frazoj el signifohavaj elementoj (morfemoj kiel vortradikoj, afiksoj, finaĵoj, ktp.) - la fonotakso priskribas la konstruon de silaboj kaj ties kombinoj el distingivaj elementoj (fonemoj, segmentoj[1], aŭ parolsonoj) kiuj en si mem ne havas signifon. En fonologio ankaŭ foje estas konsiderata la fonotakso de morfemoj.

La silaboj estas la plej grava fonotaksa studobjekto. Ĉiu silabo havas kernon, kiu en multaj lingvoj, tiel ankaŭ en esperanto, nur povas konsisti el vokalo. Krome, en esperanto, ĉiu vokalo konsistigas silaban kernon, tamen ne la duonvokaloj reprezentitaj per j kaj ŭ. Antaŭ la vokalo povas esti unu aŭ pluraj konsonantoj, kiuj konsistigas la atakon (aŭ kapon) de la silabo. Post la kerno povas sekvi unu aŭ pluraj konsonantoj, kiuj konsistigas la voston de la silabo. Kerno kune kun vosto nomiĝas la rimo de la silabo.

Strukturo de silaboj kun du ekzemploj
Silabo
 
Rimo
Atako Kerno Vosto
tr

kr

a

o

ns

m

Fonotakso de esperanto redakti

Ĉe la priskribo de la fonotakso de lingvo konvenas apartigi fremdvortojn. Ankaŭ en esperanto oni povas distingi pruntaĵojn konformajn aŭ alkonformigitajn al la fonotakso de la lingvo disde fremdvortoj rekoneblaj kiel tiaj pro fonotaksa malkonformo. La sekva priskribo[2] traktas ĉefe la fonotakson de la baza, planita vortaro.

Ĝenerala regulo por la strukturo de silaboj diras, ke la sonoreco (vokalsimileco) de fonemoj antaŭ la kerno kreskas kaj post ĝi malkreskas. Ĉiu kulmino de sonoreco en la sinsekvo de parolsonoj kreas (kvazaŭ)silabon. En la hierarkio de sonoreco la fonemoj ordiĝas jene:

 vokaloj        i e a o u
(duonvokaloj)   j ŭ (v)
 vibrantoj      r
 lateraloj      l
 nazaloj        m n
 obstruentoj    p b f v t d s z ʃ ʒ k g x

Duonvokaloj laŭdifine ne povas funkcii kiel kernoj. Vibrantoj, lateraloj kaj nazaloj povas, sed la fonotakso de esperanto allasas nur la kvin vokalojn kiel tiajn. Aperas maksimume tri sinsekvaj konsonantoj antaŭ aŭ post ili. La obstruento /v/ rolas kiel duonvokalo en pozicioj post alia obstruento. Fontlingva /ŭ/ aperas tie kiel /v/.

La ĉi-subaj tabeloj montras la silabajn atakojn kaj vostojn de esperanto. La sistemo de "permesitaj" atakoj estas preskaŭ plene uzata. Male, ĉe la vostoj ŝajnas, ke multaj mankas nur pro tio, ke la vortaro "hazarde" ne enhavas kunmetaĵojn kun radikoj kiuj finas je ili.

Estas permesitaj jenaj vostaj kombinoj de sonorantoj:

/fajl+maʃino/, /ajn/, /hejm+laboro/, /gaŭlto/, /faŭn+tipo/, /ʃaŭm+vino/, /kern+hava/, /ferm+horo/, /salm+kapto/. /perl+konko/, /aln+folio/,

Iom dubaj estas

/saŭr.kraŭto/, /fajr+hoko/.

Fonetike ne eblas renversi la sekvon de la du sonoraj konsonantoj en iu ajn el tiuj vortoj. Se oni farus tion, estiĝus kroma silabo, en kiu sonora konsonanto funkcius kiel kerno. Tio okazas se oni elizias la vokalan finaĵon en vortoj kiel /patro/ kaj /akvo/.

Cetere, vostaj paroj de obstruentoj allaseblas nur se ili estas samvoĉaj.

Atakaj kaj vostaj konsonantkombinoj en esperanto (ortografie notitaj).[3] Ne en la baza vortprovizo aŭ ne de ĉiuj kompetentuloj allasataj estas la kombinoj inter () kaj <>.

     Komence de silabo         Fine de silabo
     -V  -rV -lV -nV -mV -vV   V- Vŭ- Vj- Vr- Vl- Vn- Vm-   V-t
 h   h                          -   -   -   -   -   -   -    -
 ŭ  (ŭ)                         ŭ[4] -   -   -   -   -   -    .
 j   j                          j[5] - - - - - - .
 r   r                          r <ŭr><jr>  -   -   -   -    .
 l   l                          l  ŭl  jl <rl>  -   -   -    .
 n   n                          n  ŭn  jn  rn <ln>  -   -    .
 m   m                          m  ŭm  jm  rm  lm   -   -    .
 v   v                          v          rv  lv   -   -    -
 z   z                          z                            -
 ĵ   ĵ                          ĵ                            -
 p   p   pr  pl                 p  ŭp               -  mp   <pt>
sp  sp  spr spl               <sp>
ŝp  ŝp  ŝpr ŝpl
 b   b   br  bl                 b  ŭb      rb       -        -
 f   f   fr  fl                 f                   -       <ft>
 t   t   tr                     t  ŭt  jt  rt  lt  nt
st  st  str                    st                            -
ŝt  ŝt  ŝtr                    ŝt                            -
 d   d   dr                     d  ŭd  jd  rd  ld  nd  md    -
 s   s       sl  sn  sm  sv     s  ŭs  js  rs  ls  ns        .
 ŝ   ŝ   ŝr  ŝl  ŝn  ŝm  ŝv     ŝ          rŝ                .
 k   k   kr  kl  kn      kv     k  ŭk      rk  lk  nk       <kt><nkt>
sk  sk  skr skl         skv   <sk>
 g   g   gr  gl (gn)     gv     g  ŭg              ng        -
 ĥ  <ĥ>                        <ĥ>                          <ĥt>
ps (ps)                       <ps>
 c   c                          c                  nc
sc  sc                          -   -   -   -   -   -   -    -
dz   -                        <dz>                           -
 ĉ   ĉ                          ĉ          rĉ      nĉ
 ĝ   ĝ                          ĝ          rĝ      nĝ        -
ks (ks)                        ks                          <kst>

Notoj redakti

  1. La "segmentoj", kiujn oni foje konsideras, ne ekzistas en la akustika signalo. Tie oni ja povas distingi segmentojn, sed tiuj povas inkluzivi aŭ pli aŭ malpli ol unu parolsonon. Martin Joos (1948) Acoustic Phonetics Baltimore: Linguistic Society of America, 136 p.
  2. Fonto: Hartmut Traunmüller (1997) « La fonetiko de la lingvo Esperanto » en Struktura kaj socilingvistika esploro de Esperanto, red. Ilona Koutny kaj Márta Kovács. Budapest: Steleto & ILEI; p. 27-42.
  3. Notitaj estas kombinoj trovitaj en Enciklopedia vortaro esperanta-germana de Eugen Wüster kaj en Vortaro de esperanto (Esperanta-japana parto) de Mijake Ŝihej.
  4. /ŭ/ aperas en la baza vortprovizo nur post /a/, tamen ankaŭ post /e/ en multaj grekdevenaj internaciismoj.
  5. /j/ ne aperas post /i/ pro troa simileco.