Jemaja (ankaŭ konata hispane kaj portugale kiel Iemanjá, Yemaja, Yemaya Olokún), estas diino de la santerio. La santerio estas sinkretismo kiu miksas la kredojn, oriŝojn kaj sanktulojn de la Katolika Eklezio kaj de afrikaj tribaj religioj. Jemaja korespondas al la Virgulino de Reglo kaj Stella Maris en la katolikismo. Ŝi estas ina oriŝo kaj ŝi apartenas al la maroj.

Jemaja
Orisha • akva dio • Loa
Informoj
Sekso ina
vdr
Jemaja

Kolĉenoj redakti

Ĉiu oriŝo aŭ sanktulo de santerio havas sian propran distingigan kolĉenon. La kolĉeno kiu reprezentas ŝin konsistas el travideblaj vitraj bidoj kombinataj de bluaj, en sekcioj de sep aŭ ankaŭ unu post alia.

Origino redakti

Jemaja estas tiel malnova kiel Obatala, kaj tiel pova, ke oni diras ke ŝi estas la plej pova, sed pro ŝia karaktero ŝi perdis la hegemonion de la mondo, kaj oni donis al ŝi la regadon de la mara supraĵo.

Familio redakti

Jemaja estas la patrino de Ŝango. Tamen oni diras ke ŝi ne estas la natura patrino sed amas lin kvazaŭ tio. Kelkaj diras ke Obatala naskis al Ŝango sed ŝi devis abandoni lin ĉar tio estis pekorezulto. Ŝi akuŝis la 16 oriŝojn kaj la edzinojn de Babalu-Ajeo, de Agajuo, de Orulo kaj Oguno.

Kultado redakti

Jemaja estas unu el la ĉefaj gedioj (oriŝoj) de la santerio. La kultuado al tiu diino estas tre populara en landoj kiel Brazilo, Kubo, Domingo, Puerto-Riko, Panamo, Meksiko, Usono (karibaj kaj brazilaj komunumoj) kaj multaj aliaj de Latinameriko kaj la mondo al kie enmigris la kredantoj. En Kubo ekzistas katolika kirko konsakrita al la Virgulino de Reglo kaj ĝia festo estas celebrata la 7-an de septembro, sed pro sinkretismo ĝi estas la katolika bildo kiu reprezentas al Jemaja en Kubo, kaj la katolika kriko fariĝis pilgrimejo kaj por la santerianoj kaj la katolikaj kredantoj.