Senvoĉa palatala frikativo

(Alidirektita el Palata frotsono senvoĉa)

La palata frotsono senvoĉa estas senvoĉa konsonanto uzata en kelkaj lingvoj. Ĝia IFA-simbolo estas [ç]; en SAMPA, C.

Senvoĉa palatala frikativo
ç
Priskribo de la signo de la IFA Latina minusklo c kun subhoko
IPA-numero 138
Kodoj
HTML, dekume ç
Unikodo, deksesume U+00E7 
X-SAMPA C
Kirshenbaum C
Brajlo de IFA
Sono
Sona ekzemplo

[ça ʔaça]

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
vdr

Priskribo redakti

  • Ĝia artikulacio estas frota.
  • Ĝiaj artikulaciaj organoj estas langodorso kaj la malmola palato, ĝi estas palata.
  • Ĝi estas senvoĉa konsonanto.
  • Ĝi estas buŝa (la aero eliras nur per la buŝo).
  • Ĝi estas centra (la aerfluo pasas meze super la lango, ne flanke).
  • Ĝi estas pulma (la aerfluon produktas la pulmoj).

Uzado redakti

En la norma Esperanto [ç] ne ekzistas; tamen imitante sian hejmlingvan kutimon, multaj esperantistoj (precipe la germanaj kaj slavaj) uzas [ç] kiel molan alofonon de /x/ (t.e. /ĥ/) antaŭ /e/ kaj /i/; ekz-e en ĥemio [çe'mio], ĥimero [çi'mero] ktp (laŭnorme estu [xe'mio], [xi'mero]).