Malfermi la ĉefan menuon
Hotelo por Enmigrantoj, Bonaero. Konstruita en 1906, ĝi povis gastigi ĝis 4,000.

La enmigradoj al la teritorio de la aktuala Argentino ekis kelkajn jarmilojn a. K., kun la alveno de la kulturoj de azia deveno kiu eniris en la amerika kontinento tra Beringio, laŭ la teorioj la plej akceptitaj, kaj ekloĝis malrapide la tutan Amerikon. Je la alveno de la hispanoj, la loĝantoj de la aktuala teritorio argentina estis proksimume 300 000 personoj,[1] apartenantaj al nombraj civilizoj, kulturoj kaj triboj diversaj. Post la hispana konkero, alvenis al teritorio argentina enmigrantoj el la tuta mondo, ĉefe el ĉirkaŭ 63 landoj.

TajdojRedakti

Sur tiu loĝantara bazo, la teritorio argentina ricevis diversajn migrotajdojn:

  • La hispanaj konkero kaj koloniigo de Argentino inter la 16a kaj 18a jarcentoj, majoritate vira,[2] kiu asimiliĝis grandparte kun indiĝenoj per procezo de rasmiksiĝo, kvankam ne tuta la aktuala teritorio estis efektive koloniigita de la hispanoj. La argentina Ĉaka Regiono, la Orienta Patagonio, la aktuala Pampa Provinco, la suda zono de Kordobo kaj de la plej parto de la aktualaj provincoj Bonaero, San Luis kaj Mendoza, restis sub dominio de indianoj de tre diversaj nacioj kiuj estis iom post iom mapuĉigitaj, unue oriente de la Andoj, komence ĉe la pehuenĉoj jam meze de la 18a jarcento kaj poste ĉirkaŭ 1830 ĉe la indiĝenoj de Pampoj kaj norda Patagonio, kiuj estis konkeritaj jam de la argentina ŝtato, post ties sendependo.
  • La perforta enmeto de nigruloj alposrtitaj el Afriko por laborigi ilin kiel sklavoj en la kolonio inter la 17a kaj 19a jarcentoj grandnombre kaj ĉefe el la regionoj de Angolo.
  • La eŭropa enmigrado (ĉefe de italoj[3] kaj hispanoj, laŭ tiu ordo), helpite de la Argentina Konstitucio de 1853 laŭ la bazo de la koncepto alberdia, de regi estas loĝigi, dediĉita al generado de rura socia loĝantaro kaj al finigo de la okupado de la teritorioj pampaj kiuj ĝis la dua militkampanjo de Julio A. Roca nomita Konkero de la Dezerto estis sub kontrolo de la loĝantaroj de mapuĉoj pehuenĉoj kaj rankeloj mapuĉigitaj, kiuj havis genetikan eŭropan materialon, frukto el la abundo de kaptivinoj prenitaj per la tipaj atakoj malones.[4]
  • La urba enmigrado, ĉefe eŭropana kaj duarange el Mezoriento, produktita dum fino de la 19a jarcento kaj la unua duono de la 20a.
  • La enmigrado el najbaraj landoj, pli malpli konstanta laŭlonge de la 19a kaj 20a jarcentoj. Tiu tipo de enmigrado fakte datiĝas el la unuaj civilizoj agrikulturaj kaj potfaristaj aperintaj en teritorio argentina,[5] kaj diference de la eŭropa enmigrado, estis ĉiam konsiderata problemo ĉar ĝi ne estis inkludita en tiu kiu devis esti apogita plenume de la Konstitucio.[6]

StastikojRedakti

La 20 plej grandaj komunumoj de enmigrantoj laŭ la Censo de 2010Redakti

Rango Lando 2010 2001 1991
1   Paragvajo 550,713 325,046 254,115
2   Bolivio 345,272 233,464 145,670
3   Ĉilio 191,147 212,429 247,987
4   Peruo 157,514 88,260 15,939
5   Italio 147,499 216,718 356,923
6   Urugvajo 116,592 117,564 135,406
7   Hispanio 94,030 134,417 244,212
8   Brazilo 41,330 34,712 33,966
9   Usono 19,147 10,552 9,755
10   Kolombio 17,576 3,876 2,638
11   Ĉinio 8,929 4,184 2,297
12   Germanio 8,416 10,362 15,451
13   Sud-Koreio 7,321 8,290 8,371
14   Francio 6,995 6,578 6,309
15   Portugalio 6,785 9,340 13,229
16   Pollando 6,428 13,703 28,811
17   Venezuelo 6,379 2,774 1,934
18   Meksiko 6,042 3,323 2,277
19   Domingo 5,661 1,497 N/D
20   Ukrainio 4,830 8,290 3,498
Aliaj landoj 57,351 86,561 99,422
TOTALO 1,805,957 1,531,940 1,628,210

Deveno de la enmigrantoj en Argentino ĝis 1940Redakti

Enmigrado laŭ ŝtataneco (1857-1940)
Ŝtataneco Kvanto (miloj) Procentaĵo el la totalo
  Italoj 2.970 44,9%
  Hispanoj 2.080 31,5%
  Francoj 239 3,6%
  Poloj [7] 180 2,7%
  Rusoj[8] 177 2,7%
  Turkoj[9] 174 2,6%
  Germanoj 152 2,3%
  Aŭstrohungaroj[10] 111 1,7%
  Britoj[11] 75 1,1%
  Portugaloj[12] 65 1,0%
  Jugoslavoj[13] 48 0,7%
  Svisoj 44 0,7%
  Belgoj 26 0,4%
  Danoj 18 0,3%
  Usonanoj 12 0,2%
  Nederlandanoj[14] 10 0,2%
  Svedoj 7 0,1%
Aliaj 223 3,4%
Totalo[15] 6.611

Fonto: Nacia Servo de Enmigrado, 1970

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Ferrer, Aldo (1984) La economía argentina, 15a eld. Buenos Aires: Fondo de Cultura Económica; p. 37.
  2. Mörner, Magnus (1969). La mezcla de razas en la historia de América Latina. Buenos Aires:Paidós.- Magnus Mörner asertas, ke en la unuaj kvindek jaroj de la konkero la inoj estis nur la 6% el la hispanaj ekspedicioj, kio pliiĝis progrese ĝis esti iom malpli ol unu triono ekde la unua jarcento de la kolonio. Mörner, Magnus (1969). La mezcla de razas en la historia de América Latina. Buenos Aires:Paidós
  3. Foerster, Robert Franz; en "The Italian Emigration of Our Times" (pp. 223 - 278, en angla)
  4. Del Gesso, Ernesto; en "Pampas, araucanos y ranqueles: breve historia de estos pueblos y su final como nación indígena" (p. s/d, Eld. Ciudad Gótica, 145 paĝoj, 2003).
  5. Rex González et. al., Historia argentina: Argentina indígena, vísperas de la conquista, Editorial Paidós, 1976, paĝo 42
  6. «El flujo de inmigrantes latinos siempre fue considerado un problema, no eran ellos los bienvenidos contemplados en el preámbulo» de la Konstitucio Blanco sobre negro (2a Parto): La discriminación cotidiana y las políticas xenófobas, de Daniela Pierotti, El mango del hacha, Número 74 - Ĵaudo 20a de aprilo de 2006
  7. Inkludas ukrajnojn, judojn kaj bielorusojn el la orientaj regionooj de Pollando. Los colonos eslavos del Nordeste Argentino
  8. Inkludas ukrajnojn, Volgogermanojn, belorusojn, polojn, litovojn ktp., kiuj ĉar estis tiam civitanoj de cara Rusio eniris per rusa pasporto.
  9. Klarigindas ke la distingo inter turkoj, palestinanoj, sirioj, libananoj, kaj araboj ekzistis en oficialaj medioj nur post 1920. Ĝis tiam, ĉiuj ili enmigris havante turkan pasporton - kio ĝeneraligis la uzadon de la turka nomigo ĝis la aktualo - ĉar estis laŭjure ene de la Otomana Imperio. Fakte ĉiu el ili identiĝis nur kun sia propra devena popolo.
  10. En 1867 la Aŭstrohungara Imperio kaj la regno de Hungario subskribis traktaton konatan kiel Ausgleich, kreita kiel duobla monarkio: la Aŭstrohungara Imperio. Oni solvis tiun enton fine de 1918 fakte fine de la Unua Mondmilito. Kio estis la Aŭstrohungara Imperio aktuale korespondas al dektri eŭropaj ŝtatoj kiu estas Aŭstrio, Hungario, Ĉeĥio, Slovakio, Slovenio, Kroatio, Bosnio-Hercegovino kaj la regionoj de Vojvodino en Serbio, Kotor en Montenegro, Trentino-Alto Adige kaj Triesto en Italio, Transilvanio kaj parto de Banato en Rumanio, Galicio en Pollando kaj Rutenio (regiono Subkarpata en Ukrainio); kaj ĉiukaze la plej parto de la enmigrintoj kun pasporto "aŭstrohungara" estis personoj de la kolektivoj: kroata, pola, hungara, slovena, ĉeĥa, rumana eĉ italoj de la nordoriento.
  11. La Unuiĝinta Reĝlando ĝis 1922 inkludis la tutan Irlandon, kaj tiele granda parto de la britaj enmigrantoj - nomitaj tiam kutime "angloj" - estis de irlanda deveno, krom tiuj de kimra kaj skota deveno.
  12. Portugalio ĝis 1974 posedis la jenajn dependaĵojn Angolo, Kaboverdo, Gvineo-Bisaŭa, Makao, Mozambiko, Santotomeo kaj Princo, Orienta Timoro.
  13. La ŝtato konata ĝenerale kiel Jugoslavio kunigis, inter 1918 kaj 1992, la aktualajn sendependajn ŝtatojn Bosnio-Hercegovino, Kroatio, Slovenio, Nord-Makedonio, Montenegro kaj Serbio.
  14. Apenaŭ venis holandanoj, sed frisoj, nederlandanoj, sed ne holandanoj.
  15. Ĉirkaŭ 52% el enmigrintoj de la periodo 1857-1939 setlis definitive.

BibliografioRedakti

  • GORI, Gastón (1988). Inmigración y colonización en la Argentina. Buenos Aires: Eudeba.
  • PAYRÓ, Roberto (1985). La Australia argentina. Buenos Aires: Hyspamérica.
  • RECHINNI DE LATES, Zulma; LATTES, Alfredo (1971). La población de Argentina. Buenos Aires: CICRED.
  • Abarracín,Alberto (1999). Los abuelos inmigrantes. Avellaneda:Biblos Azul. ISBN 987-9435-01.
  • VERLICHAK, Carmen (2004). Los croatas de la Argentina. Buenos Aires:Krivodol Press. ISBN 987-96510-1-4.
  • Parisi, Giuseppe. Storia degli Italiani nell' Argentina. Editore E. Voghera. Torino, 1907

FontojRedakti