Antonio de Nebrija

Antonio Martínez de Cala y Jarava (Lebrija, Sevilo 1441Alcalá de Henares, 5-a de julio 1522), plej konata kiel Antonio de Nebrija, estis humanisto kaj hispana gramatikisto kaj unu el la plej elstaraj instruistoj de la Bolonja Reĝa Kolegio de Hispanio.

Antonio de Nebrija
Persona informo
Naskonomo Antonio Martínez de Cala e Hinojosa
Naskiĝo 30-an de novembro 1443 (1443-11-30)
en Lebrija
Morto 2-an de julio 1522 (1522-07-02) (78-jaraĝa)
en Alcalá de Henares
Lingvoj italalatina • mezepoka hispana lingvo • hispana vd
Loĝloko LebrijaSalamankoBolonjoAlcalá de Henares vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de SalamankoUniversitato de Bolonjo vd
Familio
Infanoj Francisca de Lebrija vd
Profesio
Alia nomo Elio Antonio de Nebrija vd
Okupo filologo • humanisto • lingvistotradukisto • gramatikisto • universitata instruisto • tradukisto de Biblio • vortaristo vd
Laborkampo lingvistiko vd
Verkado
Verkoj Gramática castellana ❦
Plurlingva Komplutensa Biblio ❦
Reglas de ortografía en la lengua castellana ❦
Tanto monta vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Antonio de Nebrija instruanta gramatikon ĉe la mecenato Juan de Zúñiga. Bildo de la Introductiones latinae, 1481.
Statuo de Antonio de Nebrija en Madrido.
Reglas de orthographia en la lengua castellana (1517).

Nomo redakti

Fidele al la humanismaj kutimoj de la epoko, Nebrija latinigis kaj ŝanĝis ripetajn fojojn la skribmanieron de sia nomo Elio Antonio de Nebrija. En la publikaĵo de "Introductiones Latinae" de 1501 oni trovas "Antonius Nebrissen" kaj en publikaĵo de "Introductiones Latinae" de 1481, Salamanko, oni trovas "Antonius Lebrixen". Ankaŭ estis konata kiel "Elio Antonio de Aelius", antaŭnomo, kiun li prenis imite al la latinaj, aŭ kiel "Antonio de Lebrija".

Biografio redakti

Ĉi granda hispana humanisto naskiĝis en la antikva Nebrissa Veneria, hodiaŭ nomata Lebrija, en la provinco Sevilo, je 72 kilometroj de la ĉefurbo, laŭ rivero Guadalquivir malsupren, proksime de ĝia maldekstra bordo preskaŭ ĉe la limoj de Kadizo. Lia patro estis Juan Martínez de Cala kaj lia patrino Catalina de Xarana y Ojo. Li estis la dua el kvin gefratoj: 3 fratoj kaj 2 fratinoj.

La junulo Nebrija studis en Salamanko kaj, kiam li estis 19-jaraĝa, translokiĝis al Italio. Li mem diras en la publikigado de lia Vortaro en 1495: "Tiamaniere je la 19-jaraĝo mi iris al Italio" kie li eniris en la Kolegion de Sankta Klemento de Bolonjo la 2-an de marto 1463, danke al stipendio de la episkopejo de Kordovo por studi teologion. Tie li daŭrigis siajn studojn dum pliaj dek jaroj en la Universitato de Bolonjo.

Revene al Hispanio, li laboris en Sevilo por la episkopo Fonseca. Instruis inter 1470 kaj 1473 en la kapelo de la Granada, situanta en la korto de "los Naranjos" (Oranĝarboj) de la Katedralo de Sevilo. En 1473 estis docento en la Universitato de Salamanko kaj samjare edziĝis al sinjorino Isabel Solís de Maldonado. Instruis gramatikon kaj retorikon en la Universitato de Salamanko.

Nebrija verkis pri diversaj materioj: kosmografio, botaniko kaj teologio. Li estas fama pro siaj klopodoj reformi la instruadon de la latina lingvo. En 1481 publikigis gramatikon, "Introductiones latinae".

Kuraĝigite pro la bona sukceso de sia antaŭa libro kaj sub la protekto de sevila kardinalo Juan de Zúñiga, kiu liberigis lin de liaj docentaj devigoj, li inter 1487 kaj 1502 verkis la plejbonaĵon de sia gramatika verkaĵo.

En 1492 li publikigis sian faman "Gramática castellana" (Kastilia Gramatiko), verko per kiu li estas ĝis hodiaŭ konata. Tiu ĉi estis la unua gramatiko de vulgara lingvo verkita en Eŭropo. Nebrija dediĉis tiun ĉi libron al la reĝino Izabela la 1-a (Kastilio) (la Katolika). Tiu libro estos grava por la estonteco de la kastilia lingvo, kiu ekde tiam estos ankaŭ la lingvo de Hispanio, kiu fakte ekekzistis nur post la morto de la Katolikaj Gereĝoj, tio estos je la komenco de la Hispana Imperio kaj ial Nebrija verkis tiun libron por forte apogi la uzadon de tiu lingvo en politikaj kaj imperiismaj aferoj kiel oficiala komunikilo de tiu naskiĝonta imperio.

En 1502 li intervenis kiel latinisto en la Poliglota Komplutensa Biblio aŭspiciita de la kardinalo Cisneros. Tamen, li havis kontraŭstarojn kun la teologoj de la skipo pro tekstaj aferoj, kio igis lin abandoni la projekton pro liaj akraj komentarioj kontraŭ la Vulgata Biblio.

En 1505 li revenas al la Universitato de Salamanko, kie denove havas kontraŭstarojn kun siaj kolegoj. Tiuj ĉi kontraŭstaroj suspendigis lin dum mallonga tempo. En 1509 li akiras la katedron pri retoriko, sed novaj kontraŭstaroj malpermesis, ke li okupiĝu pri la gramatiko kiel li pensas ke oni devas agi, kaj oni rezignigis lin kaj devigis lin translokiĝi al Sevilo.

En 1513, Cisneros denove vokas lin por okupiĝi pri la katedro pri retoriko de la ĵusfondita Komplutensa Universitato en Alcalá de Henares, kun la privilegio ricevi salajron sen devigo instrui. Nebrija forpasis en Alcalá de Henares en la jaro 1522.

Verkoj (en la hispana) redakti

  • Introductiones latinas, 1481
  • Gramática castellana, 1492
  • Diccionario latino-español (1492)
  • Vocabulario español-latino (1495).
  • Reglas de ortografía española (1517)
  • Postmorte estis publikigitaj liaj "Reglas de orthografía en la lengua castellana" (1523).

Nebrija krome verkis pri pedagogio.