Amindaj
Amindaj estas studenta esperantlingva muzikgrupo el Kubo, kiu debutis per serio de koncertoj dum la sinsekvaj 95-a Universala Kongreso de Esperanto en Havano kaj 66-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Santa Cruz del Norte (2010). La grupo formiĝis la 30-an de aŭgusto 2009 en Contramaestre, danke al iniciato de instruistino Graciela Morgado Rodríguez, kaj konsistigas ĝin 11 studentoj kaj instruistoj de la arta lernejo en tiu urbo.
Amindaj | |
---|---|
Amindaj en la 66-a Internacia Junulara Kongreso en Kubo
| |
Bazaj informoj | |
Deveno | Contramaestre, Kubo |
Ĝenroj | Kuba muziko |
Aktivaj jaroj | 2009 – nuntempo |
Eldoninto | Vinilkosmo |
Parencaj temoj |
Esperanto-muziko |
Retejo | Amindaj |
Inter la kantoj de Amindaj plej multaj estas verkitaj de Julián Hernández Angulo. Aliaj venas de diversaj famaj kubaj verkistoj. La grupon estras kontrabasisto Yoandris Baños Carrión.
Post aparta sukceso dum la kongresoj de 2010, la grupo ekplanis eldoni kompaktdiskon kun sia muziko. Por akiri financajn rimedojn por tiu ĉi celo, Ana Montesinos de Gomis kaj Łukasz Żebrowski lanĉis dum IJK 2010 specialan monkolektan kampanjon. La disko, Amindaj, estis eldonita en oktobro 2011.
Membroj
redakti2011
redaktiMembroj de Amindaj dum registrado de muzikalbumo Amindaj:
- Graciela Morgado Rodríguez - Ĝenerala direktorino kaj reprezentanto
- Abdel Cabrera Hierrezuelo - direktoro, violono
- Carlos Rafael Lolo Mendoza - muzika direktoro, aranĝisto, kuba treso
- Yoandris Baños Carrión - kontrabaso
- Yamir Sánchez Fajardo - gitaro
- Salvador Guillermo Gómez Parra - perkutiloj, kongaoj, bongoj, sonorilo
- Amilkar Fajardo Morgado - etaj perkutiloj, marakoj, guajo kaj guiro (kalabas-raspilo)
- Guillermo Sánchez Cordero - voĉoj, kantisto
- Adaelsi Castellanos Pérez (Adita) - dancistino
- Gricel Ramírez Cardoza - dancistino
Somero 2010
redaktiMembroj de Amindaj dum UK 2010 kaj IJK 2010:
- Adaelsi Castellanos Pérez (Adita) - dancistino
- Amilkar Fajardo Morgado - marakoj
- Bárbara Sánchez García - fluto
- Dianelis Santos Martínez - kantistino
- Grisel Ramírez Cardosa - dancistino
- Guillermo Sánchez Cordero - kantisto
- Karlo Rafael Lolo Mendoza - treso
- Salvador Guillermo Gómez Parra - perkutiloj
- Yasdenis Sola Castellanos (Tita) - kantistino
- Yamir Sánchez Fajardo - gitaro
- Yoandris Baños Carrión - kontrabaso
Fontindikoj
redakti- Żebrowski, Łukasz: Amindaj estas Kubanoj In Esperanto, n-ro 1239 (9), Septembro 2010
Eksteraj ligiloj
redakti- Amindaj Arkivigite je 2011-10-24 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Vinilkosmo
- "Lasu la malĝojon flugi" - filmeto registrita dum IJK 2010
- "Amindaj koncertas en la 66-a IJK" - la tuta IJK-koncerto