Alexandre Baudry

franca esperantisto

Alexandre BAUDRY nomata Aleks (naskiĝis la 27-an de septembro 1980) estas franca esperantisto el urbo Cholet. Li esperantistiĝis fine de 2007 kaj aktivas en JEFO. Ekde la 14-a de septembro 2009 ĝis la 1-a de oktobro 2010 li estis volontulo de TEJO en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Antaŭe li studis ekonomion ĉe la universitatoj de Nantes kaj Rennes. Poste li laboris unue ĉe la nacia instituto pri agronomia esplorado INRA, sekve dum kvar jaroj ĉe la Katolika universitato de Loveno en Louvain-la-Neuve (Valonio, Belgio).

Alexandre Baudry
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1980 (1980-09-27) (43-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Post la eksiĝo de Derk Ederveen kiel kompilanto de Pasporta Servo en 2008, Aleks unue kiel TEJO-volontulo kaj poste kiel aktivulo de TEJO iom post iom transprenis la taskon de la ĉefa kompilanto de la libra formo de Pasporta Servo kaj prizorganto de ties nova interreta formo. Li estris ekzemple la pretigon de la papera adreslibro de la jaro 2011.

Fontindikoj redakti