Niurka Alonso Santos

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Niurka ALONSO SANTOS (naskiĝis la  4-an de aprilo 1963(nun 1963-04-04) en Havano) estas kuba inĝeniero kaj esperantisto. Ŝi esperantiĝis en 1978, kaj en 1979 partoprenis la fondiĝo de Kuba Esperanto-Asocio, en tiu jaro mem, ekkomencis instrui la lingvon.[1]

Niurka Alonso Santos
Persona informo
Naskiĝo 4-a de aprilo 1963
en Kubo Havano, Kubo
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Niurka estis prezidantino de la Filio Urbo Havano dum du periodoj (proksimume 20 jaroj), ŝi ankaŭ estis nacia estrarano de KEA pri Informado. Ŝi partoprenis en ĉiuj Naciaj Kongresoj de KEA, kaj ankaŭ en tri Universalaj Kongresoj, el kiuj ŝi apartenis a la LKK de la 75-a kaj la 95-a UK, kiuj okazis en Kubo. Ŝi partoprenis ankaŭ en Simpozioj, Aranĝoj kaj Eventoj, naciaj kaj internaciaj, okazitaj en Kubo. Ŝi estis membro de la LKK dum la 9-a TAKE okazinta en Havano. Dum 2010, kadre de la 95-a UK, ŝi ekzameniĝis kaj sukcesis je B-2 nivelo laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro.

Referencoj redakti

  1. “Havano. Komuna foto ĉe la Memortabulo”, Esperanto.cu (eo) (PDF) (2017-2), p. 4.