Norberto Díaz Guevara

Kuba inĝeniero kaj esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Norberto DÍAZ GUEVARA (naskiĝis la  19-an de februaro 1959(nun 1959-02-19) en Sancti Spíritus, Kubo) estas kuba elektronika inĝeniero kaj esperantisto. Konatiĝis kun Esperanto en 1985, instruisto en pluraj niveloj, redaktoro de la bulteno Jajabo kaj iam de la Revuo Avanco, Esperanto.cu ka. Li estas redaktoro de la rubriko “Moderna vivo”, de la gazeto Monato. Norberto estas tradukisto ĉe la eldonejo Monda Asembleo Socia (MAS). Li partoprenis en multaj naciaj kaj internaciaj aranĝoj kiel la Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo), la Nacia Kongreso de KEA, la 95-a UK en Havano 2010, ka.[1]

Norberto Díaz Guevara
Persona informo
Naskiĝo 19-an de februaro 1959 (1959-02-19) (65-jaraĝa)
en Sankta Spirito
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo inĝenieroesperantistotradukisto • ĉefredaktisto
vdr

Referencoj redakti

  1. (2018-01) Kongresa libro_9-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (PDF) (esperante), Havano, Kubo: Kuba Esperanto-Asocio. ISBN 978-2-36960-118-0.

Eksteraj ligiloj redakti