Kuba Esperanto-Renkontiĝo

La Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo) estas ĉiujara nacia esperanto-renkontiĝo organizita de Kuba Esperanto-Asocio. Ĝi estis organizita unuafoje en 2012 kaj ekde tiam ĝi okazas ĉiujare krom en jaroj kie oni organizas internaciajn kongresojn aŭ Nacian kongreson de KEA. En tiu renkonitĝo okazas interalie la kunsidoj de la nacia komitato, prelegoj pri diversaj temoj movadaj kaj fakaj, kursoj, seminarioj, KEA-ekzamenoj kaj ekskursoj. Fakgrupoj kunsidas kaj ĉiujare estas muntita radiostacio CO0EO flanke de la radioamatora grupo KLERA (Kuba Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj).[1] Grava parto ankaŭ estas la junulara programo de KEJO kaj la adiaŭa festo tiam kutime estas koncerto de kubaj kantistoj kaj artistoj kiel Amindaj, Fratoj el, Julián Hernández kaj Georgina Almanza. Ankaŭ estas esperantistaj tradicioj kiel la interkona vespero kaj gufujo. Ĝi kutime okazas en kampadejoj de malsamaj provincoj.

KERo
Nomo Kuba Esperanto-Renkontiĝo
Regiono Kubo
Periodo ĉiu jare
Organizanto Kuba Esperanto-Asocio
Ekzistas ekde 2012
Celgrupo esperantistoj el Kubo, kaj eksterlandanoj
Informa retpaĝo https://esperanto.cult.cu
vdr

Listo de KERoj redakti

Jaro numero dato provinco sidejo notoj
2012 1a 17-19/februaro Villa Clara Kampadejo Río Seibabo
2013 2a 13-17/marto Mayabeque Kampadejo Escaleras de Jaruco 215 partoprenantojn el 13 kubaj provincoj[2]
2014 3a 12-16/marto Pinar del Río Kampadejo Du Fratinoj 47 kubaj geesperantistoj el 14 provincoj [3]
2015 4a 18-22/marto Villa Clara Kampadejo Río Seibabo
2016 5a 15-20/marto Villa Clara Kampadejo Ĉielarko 48 partoprenantojn, el ili 2 eksterlandanoj[4]
2017 6a 15-19/marto Villa Clara Kampadejo Río Seibabo 119 geesperantistoj[5]
2019 7a 21-25/marto Santiago de Cuba (Contramaestre) Kampadejo Las Golondrinas [6]
2020 8a 25-29/marto Santa Clara, Villa Clara Kampadejo Presa Minerva [7]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. retejo de la radiostacio CO0EO
  2. Numero 1/2013PDF (1,69 MB) de la bulteno Esperanto.cu
  3. Numero 2014/2PDF (2,74 MB) de la bulteno Esperanto.cu
  4. Numero 2016/1PDF (638 KB) de la bulteno Esperanto.cu
  5. Numero 2017/3PDF (4,58 KB) de la bulteno Esperanto.cu
  6. Raporto pri la 6a KERo (esperante). esperanto.cult.cu. Arkivita el la originalo je 2019-04-09. Alirita 2010-05-12.
  7. Alvoko al la 8a KERo (esperante). Eventa Servo. Alirita 2019-12-29.