Zamenhofa Metiejo estas ĉiujara nacia renkontiĝo de kubaj esperantistoj organizata de la Esperanto-Grupo de Guantánamo. La renkontiĝo estas realigata en decembro okaze de la 15-an de decembro kaj omaĝe al Zamenhof. Dum tiu kunveno esperantistoj konatiĝas kun la bunta loka kulturo, okazas prelegoj pri Zamenhof kaj multaj variaj temoj, rondaj tabloj, ekskursoj, lecionoj por komencantoj kaj lotumado de esperantaĵoj. Ĝin partoprenas inter 40 kaj 50 esperantistoj el diversaj provincoj kaj urboj. La metiejo ofte okazas en la kampadejo Yakabo (en Imias), foje en Baracoa kaj malofte en urbo Guantánamo.

Zamenhofa Metiejo
Nomo Guantanama Zamenhofa Metiejo
Regiono Guantánamo
Periodo 15-a de decembro
Organizanto Guantanama Esperanto-Filio de KEA
Ekzistas ekde
Celgrupo esperantistoj el la orienta regiono kaj Kubo
Informa retpaĝo https://esperanto.cult.cu
vdr
Partoprenintoj de la Zamenhofa Metiejo 2004 en Baracoa

Laŭ membroj de Kuba Esperanto-Asocio ĝi estas la plej tradicia kunveno de esperantistoj dum la jaro, ĉar ĝi estas organizita pli ol 20-foje sinsekve, eĉ post huraganoj kaj dum KOVIMO ĝi okazis rete (kaj parte ĉeeste).