Kuba Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Kuba Ligo de Esperantistaj RadioAmatoroj (KLERA) estas Speciala Radio-Klubo kiu grupigas ĉiujn radioamatorojn, membroj de Kuba Esperanto-Asocio. Ĝi atentas pri faka agado rilate al amatora radio, organizas radiajn aranĝojn, skedojn, radioamatorajn konkursojn kaj eldonas la KLERA-bultenojn.[1]

Kuba Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj
Kuba Ligo de Esperantistaj RadioAmatoroj
organizaĵo
Sidejo Havano, Kubo
Tipo Klubo
Agareo

amatora radio kaj Esperanto

Estr(ar)o Yordán Fonseca Olivera
Retejo https://radioamatoro.blogspot.com/
vdr

Sidejo redakti

La sidejo de KLERA situas ĉe la nacia sidejo de la Kuba Esperanto-Asocio ĉe la strato Vista Alegre # 264 inter Juan Bruno Zayas kaj Luz Caballero, La Víbora, Diez de Octubre, Havano, Kubo. En la loko estas la kolektiva radiostacio kun voksigno CO9NNN. Ĝi funkcias en la 2 metra bendo kaj en la HF-bendoj.[2]

Historio redakti

La unuaj informoj pri esperantistaj radioamatoroj venas de la libro "Historia del Esperanto en Cuba" de Juan Ramón Rodríguez Gómez, historiisto de KEA. En ĝi estas referenco al Celestino Conde radioamatoro el Camagüey. Li organizis sabatajn skedojn je la 1300 CO, ili nomis ĝin Esperantista Radioamatora Rondo. Ankaŭ per la dokumento pri Esperanto-historio en Camaguey oni scias ke Celestino estis membro de ILERA kaj ricevis radion kiel donacon de Wolf Krüger DL1CC.
Dum la organizo de la unua internacia evento de Esperanto en Kubo "Esperanto 88" kadre de la evento okazas radioamatora konkurso "Esperanto 88"; ĝi okazis la 25-an de novembro 1988. La organizantoj ricevis la taglibrojn de radioamatoroj (CO2SX, CM2AN, CM3RCB, CM2AW, CO6RF, CO8AY kaj CO2FF) en kiuj aperis kontaktoj kun dekoj de kubaj radioamatoroj.
En 1990 dum la 75a Universala Kongreso de Esperanto, Esperanto estis uzata de radioamatoroj. La speciala stacio T42UK estis muntita. Dum la Kongreso okazinta en la Palaco de Konvencioj, ĝi elsendis inter aliaj lingvoj en Esperanto.
En 2004 kadre de la Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE) partoprenis radioamatoroj el Germanio Wolf DL1CC kaj G-SWL vizitis. Ili havis renkontiĝon kun Pedro CO2RP tiama prezidanto de la FRC.
En 2010 kadre de la 95a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Havano, radioamatoroj el diversaj landoj vizitis Kubon. La kuba radioamatoro amatoroj Guillermo Navarro CO8WG, la sola kuba membro de la ligo, partoprenis en la kunsidoj de ILERA.

Fondaĵo de la Speciala Radioklubo redakti

La ideo fari grupon de radioamatoroj ekestas en 2011 dum nacia junulara kongreso JuSKA, unu el la partoprenantoj Ramón Quintero CM8AHJ faris elsendojn kaj esperantistoj malkovris, ke pluraj grupanoj iam havis rilaton al tiu ŝatokupo.
Post la interkonsento 0075/2013 de la nacia estraro de la FRC oficialigis la Esperanto-radioklubon. Post kelkjara preparo kaj laboro la 20an de aŭgusto 2013 komencis la aranĝon por fondi la Specialan Radioklubon de KEA kun la partopreno de Pedro CO2RP (Prezidanto de FRC), Alberto Fernández-Calienes Barrios Prezidanto de KEA, Madrigal CO2LCR (Vicprezidanto de la radioklubo UCI), Santiago CL2SAM (reprezentanto de la urba RK 10 de octubre) kaj membroj de la radiokluboj.

Estraro redakti

Referencoj redakti

  1. Radioclub Esperanto ĉe ECURED (hispane). ECURED. Alirita 2019-12-29.
  2. Datumbazo de la speciala stacio CO0EO (en, es, eo). Alirita 2019-12-29.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti