Federación de Radioaficionados de Cuba

La Federación de Radioaficionados de Cuba (FRC) (esperante Federacio de Radioamatoroj el Kubo) estas nacia neprofitcela organizaĵo por radioamatoroj el Kubo fondita la  15-an de julio 1966(nun 1966-07-15).[1] La membroj de FRC estas organizitaj en 180 lokaj radioamatoraj kluboj, kiuj estas aligitaj kun la FRC. Membroj de FRC inkludas QSL-buroon por tiuj radioamatoroj kaj aŭskultantoj en regulaj komunikadoj kun aliaj amatorradiaj funkciigistoj en eksterlando kaj sponsorado de premioj, ekspedicioj kaj radioamatoraj konkursoj. FRC funkcias kiel partnereco inter kubaj radioamatoroj kaj kubaj reguligaj aŭtoritatoj (MIC Ministerio pri Komunikado). FRC estas la nacia membrosocio reprezentanta Kubon en la IARU.[2]

Federacio de Radioamatoroj el Kubo
Federación de Radioaficionados de Cuba
Emblemo de la FRC
Emblemo de la FRC
neprofitcela organizaĵo
Lando(j) Kubo vd
Sidejo Havano
Tipo NRO
Agareo

Amatora radio

Membro de IARU vd
Estr(ar)o Pedro Rodriguez CO2RP
Lingvoj

hispana

Retejo https://www.frcuba.cu/
vdr

Esperantistaj radioamatoroj redakti

Ekde 2013 la FRC akceptis la Specialan radioklubon Esperanto kiel fakgrupo kiu atentas pri Esperanto kaj lingvoj ĝenerale. Ĝi havas sidejon en Kuba Esperanto-Asocio. KLERA (Kuba Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj) flanke de KEA atentas pri e-agadoj en radioondoj, kontaktoj kun ILERA, radioamatoraj aranĝoj, tradukoj kaj disvastigo de Esperanto inter la kubaj radioamatoroj.[3]

Referencoj redakti

  1. Kiuj ni estas (hispane). FRC. Alirita 2018-12-18.
  2. Membroj de IARU (angle). FRC. Alirita 2019-12-18.
  3. Radioklubo Esperanto (hispane). ECURED.cu. Alirita 2019-12-18.

Eksteraj ligiloj redakti