Skedo (fakvorto de esperantistaj radioamatoroj, ne aperis en PIV) estas aranĝo de fiksita dato, tempo kaj frekvenco por renkontiĝi kun aliaj radioamatoroj. La vorto devenas de la angla vorto sked, mallongigo de schedule, uzata en radioamatora ĵargono.

La vorto skedo aperis en la radioamatora terminaro eldonita de KH6GT en 1973.[1] Vidu en la artikolo radioamatora vortaro.

Citaĵo
 Skedo - rendevuo per radio 
— Buno, KH6GT, Radioamatora Esperanto-terminaro

Alia fakvorto uzata de radioamatoroj estas sepen.[2] Tiu vorto estas eĉ en la NPIV. Tie troviĝas jena klarigo: sepen "Sep" en la slango de la radioamatoroj, uzata por ke la aŭdanto ne konfuzu kun ses.[mankas fonto]

Referencoj redakti

  1. Skedo ĉe KH6GT Radioamatora Esperanto-terminaro paĝo 7
  2. sepen ĉe KH6GT Radioamatora Esperanto-terminaro paĝo 1 (Universala Esperanta Literuma Alfabeto)