Radioamatora vortaro
RADIO AMATERSKY SLOVNIKRedakti
RADIO AMATERSKY SLOVNIK libro eldonita en 1927 de Otto Ginz kaj membroj de la internacia radio-asocio. 217 paĝoj. Radioamatora vortaro kvinlingva en ĉeĥe, esperante, germane, france kaj angle.[1][2]
Ham's interpreterRedakti
Ham's interpreter de DJ0OY kaj DL1CU, radio-amatora terminaro kaj frazaro, 10-lingva, 52 p., Stuttgart 1966 En, Fr, Hisp, It, De, Swe, Finn, Serbo-Cro, Rus, Eo.[3]
Pacifika rondoRedakti
En 1973 la pacifika rondo kaj Buno, voksigno KH6GT, eldonis radioamatoran Esperanto-terminaron. Ĝi estis ok-paĝa, formato A5. Ĝi klarigis multajn vortojn bezonataj por kontaktoj inter Esperanto-radioamatoroj. La enhavo estis ellaborita kaj en praktiko provita per multaj radiokontaktoj en la pacifika rondo. En tiu rondo partoprenis stacioj el Usono, Meksikio kaj Japanio.[4]
La terminaro enhavis tri grupojn da vortoj:
- 1 fakvortoj teknikaj
- 2 Esperanto-versioj de la amatoraj ĵargonaj esprimoj
Ni volis eviti, ke en Esperanto oni uzu tradukitajn anglalingvajn ĵargonajn vortojn kiel "sepdek tri". Ni uzu klaran lingvon kaj diru "ĝis!". Anstataŭ "cq" ni voku "iu ajn!"
- 3 Esperanto-tradukoj de la Q-kodoj
Ekzemploj: Anstataŭ diri QRM aŭ la strangegan "kuoromo" ni uzu "intermikso", anstataŭ QRN ni uzu "bruo".
Uzante tiujn vortojn ekestis pli bona radioamatora Esperanto.
DJ4PGRedakti
Hans, DJ4PG, eldonis en 1999 dulingvan lernolibron "Esperanto für den Amateurfunk", Esperanto - Deutsch. 107 paĝoj. Ĝi inkluzivis vortaron trilingvan, angla/ham jargon - germana - Esperanto, kun 12 paĝoj. Ĝi transprenis plejparte la koncepton kaj la vortojn fiksitaj de la pacifika rondo.
Krom la vortaro ĝi enhavas
- kompletan lernolibron de Esperanto kun speciala traktado de la radioamatora lingvo.
- Sub titolo "Rimarkoj" ĝi traktas (en germana) argumentojn por Esperanto, ĝian intencon por paco, k.a.
Radio-TerminaroRedakti
Radio-Terminaro de Alec Venture eldonejo ESPERANTO PRESS, Oakville, Ontario, Kanado, 33 p. 2a eldono 1960.[5][6][7]
Lernolibro kaj vortaro de Imre FrenczyRedakti
RÁDIÓAMATŐR ALAPISMERETEK - ESZPERANTÓ - (2004), 24 paĝoj, kompilita de Dr. Ferenczy Imre, HA1UD. Estas lernolibro pri Esperanto por radioamatoroj, je la fino ĝi havas fakvortaron.[8]
UK BonaeroRedakti
En UK 2014 dum la jarĉefkunveno de ILERA en Bonaero estis decidite prilabori la vortaron, i.a. ĉar novaj teknikoj bezonas pliajn vortojn. Forumo por diskuto de tio povas esti la Google-grupo Esperanto Radio Amatoroj.
LiterumalfabetoRedakti
La terminaro de la pacifika rondo enhavis literumalfabeton. Plejparte DJ4PG transprenis tion en sia libro. Sed kelkaj vortoj estis ŝanĝitaj.
- Unua kialo: la vorto galono estas tre malofte uzata en esperantujo, tial ne konata al multaj esperantistoj.
- dua kialo: Ni volas uzi literum-vortojn laŭeble internaciajn. Per tio ni sekvas la pensmanieron de Zamenhof, kiu ja elektis vortojn por sia lingvo laŭeble similajn al internacie konataj. Komparu volapuko "vola" por angla world, "puk" por angla speak, Esperanto "mondo" kaj "paroli".
En nia literumalfabeto ni uzas
- golf, ne galono
- majk, ne maŝino
- Dum la Esperanto-konkurso (radioamatora) okazas lingve miksitaj radiokontaktoj. Por la interŝanĝo de "raportoj" kaj voksignoj konfuzo pri literoj estu evitita.
Entute ni Esperanto-radioamatoroj nun uzas literumalfabeton, kiu estas identa kun la literumalfabeto de ICAO.
ILERA proponas uzi tiun ICAO-alfabeton ĝenerale, ekzemple dum telefonado inter esperantistoj. La alfabeto proponita de nia majstro kun a, bo, co, do ne taŭgas bone por malbonaj konektoj. Oni ofte devas ripeti literumadon. Por radiokontaktoj dum malbonaj "kondiĉoj" en la etero ĝi estas tre malbona. En aertrafiko pro konfuzoj dum literumado jam okazis akcidentoj.
vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
La yahoo-grupo estas nia forumo, en kiu ni diskutas radioamatorajn aferojn. Membriĝo eblas ankaŭ por ne-radioamatoroj.
- elŝuteblaj vortaroj pri Radiotekniko en STEB
- Fakaj libroj kaj verkoj en Esperanto ĉe eszperanto.hu
- Google-grupo de ILERA [Nuntempe uzata]
- Yahoo-grupo de ILERA Arkivigite je 2012-11-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Listo de radioamatoraj vortaroj en pluraj lingvoj kaj specife en Esperanto.
ReferencojRedakti
- ↑ Biblioteko de HEF http://biblioteko.esperanto.es/cgi-bin/koha/opac-detail.pl?biblionumber=423
- ↑ Ilera bulteno 74
- ↑ dl1cu-hams-interpreter elŝuteblaPDF (4,40 MB) en STEB
- ↑ KH6GT-radioamatora-terminaro elŝuteblaPDF (3,83 MB) en STEB
- ↑ Slipo en esperanto-france[rompita ligilo]
- ↑ Biblioteko HEF http://esperanto.es:8080/jspui/handle/11013/4312
- ↑ venture-radio-terminaro elŝuteblaPDF (3,25 MB) en STEB
- ↑ eszper elŝutebla versioPDF (220 KB)