Radio Havano Kubo
RHC (hispane Radio Habana Cuba) estas oficiala radio de Havano, ĉefurbo de Kubo. RHC elsendas per kurtaj ondoj internacien novaĵojn pri Kubo kaj la tuta mondo en naŭ lingvoj: hispana, angla, franca, portugala, kreola, gvarana, keĉua, araba, Esperanto. https://www.radiohc.cu/eo Eblas aŭskulti rekte RHC en ĝia oficiala TTT-ejo. Ekde januaro 2002 ĝis oktobro 2002, oni povis aŭskulti la lastan elsendon en Esperanto per RealAudio aŭ MP3 en la TTT-ejo de ROI, Radio Aŭstria Internacia, sed ROI ne plu elsendas Esperante.
Radio Havano Kubo | ||
---|---|---|
radiostacio | ||
Komenco | 1961 vd | |
Lando(j) | Kubo vd | |
Lingvoj |
hispana lingvo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
RHC en Esperanto per mallongonda radio redakti
Dimanĉe, al nordamerika pacifika regiono
- 07h00m UTC, 9820 kHz
Dimanĉe, al Nordameriko
- 15h00m UTC, 11760 kHz
- 19m30m UTC, 11760 kHz
Dimanĉe, al la tuta Ameriko kaj Karibio
- 23h30m UTC, 9600 kHz kaj 9505 kHz
RHC perpoŝte redakti
- Radio Havano Kubo
Poŝta Fako 6240
Havano, Kubo - mailto:radiohc@enet.cu
RHC rete redakti
- https://www.radiohc.cu/eo/podcasts (aŭdeblaj dosieroj)
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala TTT-ejo de RHK en Esperanto
- Ne-oficiala sonarkivujo de elsendoj Arkivigite je 2004-01-10 per la retarkivo Wayback Machine