Germana Episkoparo

La Germana Episkoparo - germane Deutsche Bischofskonferenz (DBK), do "Germana Episkopa Konferenco" - estas kunligo de la episkopoj de ĉiuj diocezoj de la katolika eklezio en Germanio.

Priskribo redakti

Laŭ la stato de 2008 al ĝi apartenas 69 membroj el la 27 germaniaj diocezoj. La organizon havas sian sekretariejon kaj do la juran sidejon en Bonno, kaj reprezentejon en Berlino; ĝis la 3-a de marto 2020 la konferenca prezidanto estis kardinalo Reinhard Marx, de la diocezo Munkeno-Freising kaj posteulo lia estas Georg Bätzing, episkopo de Limburg.

Internacian intereson la Germana Episkoparo interalie vekis dum sia lukto kontraŭ la kritika katolika teologo Hans Küng, profesoro pri katolika teologio en Tübingen. En sia libro "Ĉu neeraripova?" ("Unfehlbar?") de 1970 li pridubis la neeraripovon de la papo. Rezulte de tiu ĉi libro la Germana Episkoparo anoncis la 18-an de decembro 1979, ke lia eklezia instrurajto estos forprenata. Malgraŭ la perdo de la instrurajto li restis profesoro en la Universitato de Tübingen, kie li gvidis la Instituton pri Ekumenaj Esploroj, ĝis kiam en 1996 li emeritiĝis. Li daŭre estas romkatolika pastro.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Josef Homeyer: Die Deutsche Bischofskonferenz. Ĉe: Günter Gorschenek (eld.): Katholiken und ihre Kirche in der Bundesrepublik Deutschland. Olzog, München u. a. 1976, ISBN 3-7892-7105-5, p. 74–88 (Geschichte und Staat 200/202).
  • Erwin Iserloh: Geschichte der Deutschen Bischofskonferenz. Ĉe: Wilhelm Mogge (eld.): Ein „Kölner Ereignis“ im Jahre 1977. Predigten und Reden bei den Geburtstagsfeiern für die Kardinäle Joseph Höffner und Josef Frings am 26. Dezember 1976 und am 23. Januar 1977. Gesellschaft für Buchdruckerei, Neuss 1977, ISBN 3-88094-200-5, p. 31–50.
  • Rudolf Lill: Die ersten deutschen Bischofskonferenzen. Herder, Freiburg i.a. 1964.
  • Hubert Müller, Hermann Pottmeyer (eld.): Die Bischofskonferenz. Theologischer und juridischer Status. Patmos-Verlag, Düsseldorf 1989, ISBN 3-491-77774-7.

Eksteraj ligiloj redakti