La Letero de Jeremia estas aldono al la libro Baruĥ, kiu en katolikisma kaj ortodoksisma versioj de la Malnova Testamento de la Biblio estas la 6-a ĉapitro de la libro (tial nomatas ankaŭ Baruĥ 6), sed nek en protestantisma versio nek en la origina judisma Tanaĥo. Sekve temas pri unu el la dua-kanonaj tekstoj de la Biblio.

Letero de Jeremia
sankta libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

En tiu greklingva letero, datita en la lastaj du jarcentoj antaŭ Kristo, estas imagata admono de profeto Jeremio por ke la ekzilen irantoj al Babilono ne allogiĝu el gojaj dioj, pentritaj kaj statuigitaj kaj amuletigitaj: rezultas apologia satiro, vidiganta nur negative la gojan religion. Eble la kredo je la unika Dio estis ĉiam tentata fali en la plurdiecon.