Malfermi la ĉefan menuon
La kompleta eldono de Biblio en Esperanto aperinta en 2006.

Iniciatantoj de internaci-planlingvo kutimas montri specimenon de Patro nia de Evangelio laŭ Mateo, aŭ de komenca parto de Evangelio laŭ Johano, aŭ de Genezo. Estas tre limigita la nombro de internaci-planlingvoj, kiuj povis traduki aŭ eldoni pli ol unu ĉapitro el Biblio. En tiu artikolo oni superrigardos la historion de bibliotradukado fare de Esperanto.

Burĝono de kunlabora tradukadoRedakti

Laŭ tempa vicordo plej fruas la “Patro nia” kaj la komencaj alineoj de Genezo de la Unua Libro. Laǔdire en 1892 Zamenhof, petite pri Bibliaj tradukadoj, respondis nee, dirante, ke ankoraŭ fruas la tempo. Tamen, dume, eldoniĝis libroforme traduko de E. Neumark en Grodno: "La Libro Ruth”, kiel la plej frua libroforma traduko el Biblio. Kvankam la manuskripto estis malakceptita fare de la unua esperanta gazeto La Esperantisto, li sekvajare en 1893 proprakoste eldonis ĝin de Tümmel, presejo de La Esperantisto. En la antaŭparolo Neumark skribis ke li pretas eldoni ankaŭ "La libro Esther". Cetere laŭ la januara numero (1894) de tiu gazeto, traduko de "La libro Esther" far M. Goldberg (redakto far I. Lojko) estis transdonita tra Peterburga Esperanta klubo al la redakcio de La Esperantisto. Sed neniu "Esther" estis publikigita. Cetere, laŭ certa informo, en tiu tempo estis juda grupo en Odessa, kiu kunlabore tradukadis el Malnova Testamento en Esperanton. Estas supozate ke unu el tiuj judoj estas Kofman, kiu poste transiris al Ido. Li poste eldonis "Esther" en Ido. Aldone mi menciu Louis de Beaufront, en kies traduko "Preĝareto por Katolikoj" (1893) estas kelkaj fragmentoj el Biblio.

En la januara numero 1898 de Lingvo Internacia (Klubo Esperantista en Uppsala), M.S.Rakitski pledis por neceso de esperanta Biblio, kaj proponis fondon de traduka komitato en kiu Zamenhof estu la ĉefa redaktanto. Kunsentante kun tio Otto Svanbom, la prezidanto de la Uppsala klubo, kontribuis al junia-julia numero el siaj tradukoj novtestamentaj parton de 17a ĉapitro de "Faroj de Apostoloj". Li gvidadis komencantojn interalie en esperanta tradukado en Klubo Esperantista en Uppsala, kaj revis fondi en la klubo tradukan komitaton nov-testamentan, kaj eldoni Esperantan Novan Testamenton en "Societas Bibliophilorum Britannica et Externa (Brita kaj Alilanda Biblia Societo)”, ĉar la kopirajto de “The Holy Bible (La Sankta Biblio)” apartenis al ĝi.

De Universala Kongreso ĝis La Sankta BiblioRedakti

En 1906 por la kongresa diservo dum la 2-a Universala Kongreso en Ĝenevo Doktoro Noel el Nancy, Francio, tradukis 11:1-9 de Genezo. Samjare en la unua numero de La Revuo de Hachette oni publikigis parton de Zamenhofa traduko de “La Predikanto”. Ankoraŭ samjare en 1906 en Leipzig eldoniĝis "La Evangelio Sankta Mateo laŭ D-ro Martin Luther". Tio estas dua libroforma esperanta traduko el Biblio. Tradukintoj estas W. B. Mielck kaj Fr. Stephan. Ĝi ne estas el origina greka lingvo, sed nur el Lutera germana versio. Antaŭparolon verkis teologo Alfred Jeremias. Ankaŭ samjare Leopold Blumenthal (Leo Belmont) tradukis kaj kontribuis la unuan ĉapitron de "Vortoj de Kohelet" en gazeto, sed ankaŭ tio ne estas rekta, sed nur tra la pola traduko.

Por la diservo dum la 3-a Universala Kongreso en Kembriĝo de 1907, John Cyprian Rust tradukis Psalmojn 67, 95, 98 kaj 110 kune kun 11:1-9 de Jesaja kaj Korintanoj. Dum la kongreso estis fondita Esperanta Biblia Komitato (Internacia Komitato). Faktedire tion instigis Zamenhof mem kaŝe. Ĝi konsistis el ĉefkomitatano John Cyprian Rust, Schneeberger (prezidento de la dua UK, kaj stenografanto de la prelego de Zamenhof kaj de la protokolo dum kongresoj), kaj Peltie. En la kunsido troviĝis ankaŭ pli maljuna el s-inoj Peckover. Post la kongreso Peltie letere esprimis sian intencon retiri sian komitatanecon. Laŭ reguloj de Romkatoliko ne estis permesate partopreni tian komitaton.

En la sekva 1908 ruso Eustifejef proponis monoferon por fondi organon de la komitato, kaj Rust akceptis ĝin kaj fondiĝis "Biblia Tradukisto" en Lüsslingen, hejmurbo de Schneeberger. En la unua numero estis tradukoj "Malaĥi" kaj "Letero al Filemon". Poste pretiĝis, por la dua numero, la unua ĉapitro de "Genezo", la tria kaj la kvara ĉapitroj de "Evangelio laŭ Sankta Luko" kaj "La letero al Filipinanoj". Sed tuj antaŭ la eldono de la 2-a numero montriĝis ke la titolo de la organo estis ŝanĝita perfide de Eustifejef, ĉar li esta skeptikema pri religio kaj provis trudi alian titolon. Oktobre 1908, post la Dresdena UK, Schneeberger transiris al Ido. Nur Rust restis en la komitato. La dua numero forvaporiĝis kaj la komitato ankaŭ. Cetere dum la dresdena kongreso Zamenhof sin turnis al itala pastoro Bianchini por traduki Novan Testamenton. Bianchini donacis al Zamenhof latinan Biblion, sed ne plenumis la tradukadon.

Dume Zamenhofa "Predikanto" kompletiĝis en la marta numero 1907 de La Revuo de Hachette. Lia "Sentencoj de Salomono" aperinta en La Revuo aperis ankaŭ en North American Review 1907-09 konforme al la peto de ties redaktoro. "La Psalmaro" aperadanta en La Revuo estis ĉesigita duonvoje, sed poste lia tuta psalmaro libroforme aperis el Hachette en 1908. Cetere, samjare, el la sama Hachette eldoniĝis "La kvar evangelioj kunigitaj en unu rakonto". Sed la tradukinto-kompilinto estis R. Laisney. 196 paĝoj.

Dum la enlanda kongreso de Britio en Leeds 1909 estis kunvokita Esperanta Biblia Komitato (enlanda komitato) kaj definitive komenciĝis traduka laborado de la Nova Testamento. Ĉiuj komitatanoj estis britoj. Kaj dum la samjara Universala Kongreso en Barcelono oni jam informis ke atendebla estos la tuta Biblio jam post kelkaj jaroj. Januare de 1910 Zamenhof, kiu rigardis tion, demandis al Rust, ĉu ankoraŭ ne estis decidita kiu tradukos la Malnovan Testamenton. Zamenhof sciigis ke se ankoraŭ tio ne estis decidita, li mem estas preta akcepti tiun laboron.

En 1910 eldoniĝis tri libroj el Biblio, sendepende de la Esperanta Biblia Komitato. Far tradukisto anonima: "La libro profeto Cefanjaho antaŭanoncinta Esperanton kun notoj” (Presa Esperantista Societo). Tiu antaŭanonco pri Esperanto temas pri 3:9 de Cefanjaho. (Pri tiu alineo en Cefanjaho vidu Ziko Marcus Sikosek: Esperanto sen Mitoj p. 158) Wren j. Gristead kaj aliaj: ”La evangelio laŭ Sankta Johano" (Esperantista Kolportista Asocio). Bostona edukisto Daniel Ozro Smith: "Evangelio de S. Johano”. Cetere ankaŭ en 1913 John Fred, juda presisto en Edinburgo, proprakoste eldonis “La Kanto de Salomono”.

Ni revenu al Esperanta Biblia Komitato. Tri jarojn post ĝia refondo, do en jubilea 1912, jam eldoniĝis "La Nova Testamento de nia sinjoro kaj savanto Jesuo Kristo" el Brita kaj Alilanda Biblia Societo. Estis 613 paĝoj. La ĉefa tradukanto estis Rust, kaj la ĉefa kontrolanto estis A.E.Wackrill. Ili ankaŭ konsideris Zamenhofajn tradukojn de Malnova Testamento, dume daŭre eldonatajn de Hachette. La unua eldono de La Nova Testamento estis fluge elĉerpita post nur kelkaj monatoj. Sekvis diversaj formatoj aŭ eltiraj eldonoj. Tiu Nova Testamento estis unu el la plej klaraj tradukoj de la Nova Testamento tiutempaj, ĉar tiutempaj nacilingvaj tradukoj estas tre arkaiklingvaj. Tiu versio de 1912 estis poste tute reviziita konforme al la Malnova Testamento kiam oni entreprenis la redaktadon de tuta La Sankta Biblio de 1926. Tial la nuna Nova Testamento estas 1926-jara versio, ne 1912-a.

Dume la unuaj kvin libroj de Malnova Testamento aperis en traduko de Zamenhof ek de la kvara numero de 1910 ĝis la unua numero de 1914 de La Revuo. En la antauparolo de ties Genezo Zamenhof pledis por graveco de Bibilo en Esperanto. Sed post forpaso de Boulet kiu havis grandan influon sur politiko de Hachette, la eldonejo rompis rilatadon al Esperanto, kaj Zamenhof enfalis en senelirejon. Ĉar li jam faris kontrakton kun la firmao tiel ke ĉiuj liaj libroj estu eldonitaj ekskluzive de Hachette. Li devis nuligi tiun kontrakton kaj reakiri la eldonrajton de la eldonitaj verkoj. Kaj H. Bolingbroke-Mudie, prezidento de Brita Esperanto-Asocio akceptis proponon de fraŭlinoj Peckover, kiuj estis pretaj mone kompensi la tutan elspezon ĝis la eldonado de Malnova Testamento. Li peris tiun monoferon al koncernatoj inklude Zamenhof. Danke al tio Zamenhof trankviliĝis pri sia estonta vivtenado. Ĉar lia filo Adam helpis la medicinan laboron antaŭtagmeze, Zamenhof povis dediĉi sin pli ol antaŭe al tradukado, kaj jam en marto de 1915 li fintradukis Malnovan Testamenton. Cetere pri "Libro de Ruth" li redakte uzis verŝajne la tradukon de Neumark supre menciitan, kaj ankaŭ pri "Alta Kanto"' li uzis la supre menciitan tradukon, kiun eldonis J.H. Fred. (Zamenhof mem konfesis ke pri “Ruth” li uzis manuskripton de Fred, sed povas esti ke tio estas lia eraro.)

Pri Fred aldonendas anekdoto. Li sendis al Zamenhof ankaŭ tajpskriptojn de Ijob, Plorkanto de Jeremia, Eliro, Danielo kaj aliaj. Zamenhof respondis franclingve pro milita cenzuro pere de Rust kaj postmenciota Warden, skribante ke jam li mem povas zorgi la tradukon mem, ke bonvolu Fred mem eldoni la tajpskriptojn, ke por tiu eldonkosto li (Zamenhof) mem estas preta pagi. Probable ja ekzistis supozata juda grupo okupiĝanta pri tradukado de Malnova Testamento en Esperanto, kaj ties redaktanto estis verŝajne Fred.

En la 3a de marto 1915 Zamenhof sendis franclingvan poŝtkarton al Rust, informante, ke li ne povas sendi esperantajn manuskriptojn de la Malnova Testamento pro milita cenzuro. Post tiu fintradukado li povis ripozi tutajn tri tagojn por celebri kune kun sia familio. Sed estis nur fine de postmorta 1919, kiam lia tuta manuskriptaro, probable nete tajpita de Klara, finatingis Londonon. Inter tiuj ĉi tri sendoj, unu estis tra Privat, kiu vizitis Varsovion por enketi pri biografio de Zamenhof.

Komence de 1920, tutaj manuskriptoj de ĉiuj 39 libroj de la Malnova Testamento finfine disponiĝis je la Esperanta Biblia Komitato: do, ok libroj eldonitaj de Hachette (ties manuskriptoj jam tiam perditaj), sep libroj, kiujn Zamenhof sendis al Bolingbroke-Mudie en 1914, sed post ties akcidenta morto, estis deponitaj ĉe T.S. Lindsay apud Dublin, kaj la restantaj 24 libroj, kiujn laŭdire tajpis Klara. John Mabon Warden, kiu intertempe transprenis de Bolingbroke-Mudie prezidantecon de BEA, akceptis ĉefredaktorecon kaj ĝeneralan sekretariecon de la Komitato, kaj sub li komenciĝis la grandioza redakta laboro de la Malnova Testamento. La aliaj komitatanoj estis: Rust, J.Beveridge, Lindsay, J.E.McFadye, A. Loynder, C.J. Senior. Ankaŭ aldoniĝis al la laboro W. Page, W. Harvefa, fraŭlino Baird, akademiano W. Bailey.

La grandioza kvanto da redakta laboro estis farita sindediĉe kaj ĝisfunde por La Sanka Biblio: ĝustigo de traduk-breĉoj, ĝustigo de tradukaj eraroj, unuformigo de lingvaĵoj, glatigo de stilo, unuformigo de propraj nomoj, konsekvencigo kun la Nova Testamento. Iuj redaktantoj dediĉis sian tutan libertempon dum la tutaj jaroj. Ekpresigo estis en aŭgusto 1925. Pretiĝis antaŭ la sekvajara Edinburga Universala Kongreso en 1926. Laŭ interna pritakso ĝi estis "pli Zamenhofa ol Zamenhof mem". Estis jam 19 longaj jaroj post la unua kunveno, kaj naŭ jaroj post la morto de Zamenhof. 5 000 ekzempleroj de la unua eldono elĉerpiĝis en kvin jaroj. Poste sekvis divers-formataj eldonoj aŭ eltiraj eldonoj. Sendube unu el la plej bonaj bibli-tradukoj de la mondo. Cetere, la tajpitaj manuskriptoj de Zamenhof dormis poste en BEA, sed finfine pro zamenhofologia celo estis fotokopie reproduktitaj en Nagoya en 1987. En 1988 D.B. Gregor publikigis sian komparon de tiu manuskripto kaj La Sankta Biblio en "La Zamenhofa teksto de la malnova testamento".

Iniciato pri Dua KanonoRedakti

En 1931 "La manifesto de Jesuo Kristo" estis eldonita de Religious Tract Society en Londono. Temas pri 5a ĝis 7a ĉapitroj de Johano. Tradukinto estas nekonata.

En 1926-a al Sankta Biblio mankis Dua Kanono. Sur numeroj de “Kristana Bulteno” estis publikigita traduko de “la libro Tobit” flanke de Protestanto (la preciza numero nekonata). Ankaŭ kvakero Donald Broadribb eldonis Tobiton el la greka en 1959. Li publikigis “Kanto de la Tri Junuloj” el Danielo en “Kristana Bulteno”. Tion Marnnermakkers transprenis en pamfleto “Tutmonda Laŭdo”. Brita A. E. Curry publikigis “La Preĝo de Manase” sur “Eklezia Revuo” julio 1959. Samjare li publikigis ankaŭ la komencajn tri ĉapitrojn de Genezo sur “Dia Regno”. Cetere M. C. Butler publikigis parton de Psalmaro titolite “Himnaro Esperanta” (1966).

Internacia Katolika InformejoRedakti

2) Internacia Katolika Informejo

En 1934 Internacia Katolika Informejo estis fondita flanke de Katoliko en Tilburg, Nederlando. La celo estis Esperante informi ĉefe Protestantojn. La fondinto estis H. P. Wannemakers. 

En 1960 Internacia Katolika Informejo anoncis eldonadon de Nova Testamento en 12 volumoj, kaj de la sekva jaro komencis aperigi kiel felietono en “Vojo - Vero - Vivo” tradukon de 1 kaj 2 Korintanoj. La felietonoj estis eldonitaj en libroformo de 80 paĝoj en 1969 kiel "kajero 7". Samjare IKI eldonis ankaŭ 168-paĝan "Evangelio laŭ Mateo (kajero 1)". Tiu traduko estis konceptita kiel esperanta versio de la tiam aklamata kiel epokfara franclingva biblio "La Bible de Jérusalem" (1956). Pastoro Vaux, kiu okupiĝis pri tiu franca traduko estis simpatianto de Esperanto, kaj instigis pastoron Bourdon fari tradukon Esperantan. Bourdon mem ne estis tre fervora en tio, kaj restis anonima. La rezulta traduko estas fakte nur reverko de La Sanka Biblio de 1926. Tamen la libro enhavas ankaŭ ampleksan ekzegezon. Entute nur tri kajeroj estis eldonitaj sed IKI mem ĉesis ekzisti kaj ankaŭ la epokfara projekto mem finiĝis duonvoje.

Nova Ekumena BiblioRedakti

En 1967 fondiĝis Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj (IABO). Ĝia celo estas inter aliaj eldoni tute novan esperantan biblion ekumenan ”Nova Ekumena Biblio". La redakta politiko estis: tute fidela al la originalo, bonstila, neŭtrala, ekumena, akceptebla ankaŭ por laikoj. En la tria numero de 1969 de Biblia Revuo, organo de IABO redaktita de Angelo Duranti, estis publikigita la prospekto de la projekto. Laŭ tio la ĉefredaktoro estas Donald Broadribb en Melburno, kaj varbitaj estas helpantoj en biblio-lingvistiko, arkeologio, antikva historio, esperanto-filologio, biblioscienco. Ankaŭ mondonaco. Kaj estis decidite ankaŭ ke publikiĝu laŭokaze tradukoj en Biblia Revuo, La redakta komitato konsistas el du specoj de komitatanoj: A, kiuj ĉefe tradukas, B, kiuj ĉefe kontrolas la tradukitan tekston. Provizore la plano estas unue eldoni Malnovan Testamenton. En 1971 al la komitato apartenis dek kvin diverskonfesiaj personoj el dek unu landoj. Oni atendis eldonon de "La Psalmaro" en 1972, kio verŝajne ne realiĝis. Oni ne povis certiĝi, sed eble "Letero al Romanoj" kaj "la Duakanonaj Libroj" kaj "Apokrifo" estis publikigitaj en "Biblia Revuo". “Biblia Vortaro” eldonita en 1984 estas flanka rezulto.

Komparo inter Zamenhofa traduko kaj tiu de Nova Ekumena traduko:

Zamenhof:

Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona,
ĉar eterna estas Lia boneco

Nova Ekumena traduko:

Laŭdu Javeon pro Lia boneco,
ĉar Li estas eterne fidela

Post Broadribb abdikis ĉefradaktorecon, transprenis ĝin Henriko Pauzel. Sed li mortis du jarojn poste, kaj sekvis Gregor. Cetere la revuo Biblia Revuo ĉesis en 1985, probable por dediĉi tutan forton nur al la kompilado de ”Nova Ekumena Biblio".

Kompletigo de Dua KanonoRedakti

Aparte de la supraj komenciĝis sendependaj tradukoj far individuoj lastatempe. Unue André Cherpillod eldonis "Kanto de Kantoj" en 1988. Ankaŭ Gerrit Berveling eldonis el Fonto kvar evangeliojn ĉiu en aparta volumo en 1994 ek de "La Bona Mesaĝo de Jesuo laŭ Marko". Li eldonis ankaŭ "Nombro" en 1999. Li ankaŭ eldonis "La Duakanonaj Libroj" en KD en Freiburgo en 1997. Tiu ĉi poste eldoniĝis el Fonto en tri paperaj volumoj: La unua enhavas Tobit, Judit, Aldonoj al Ester, 1,2 Makabeoj (2001). La dua enhavas Saĝeco de Salomono, Siraĥ, Baruĥ, Letero de Jeremia, Aldonoj al Daniel (2001). La tria enhavas 1, 2 Ezraj, 3, 4 Makabeoj, La preĝo de Manase, Psalmo 151 k.a (2008). Krome laŭdire inter tiuj nur "Saĝeco de Salomono” estis tradukita de de D.B. Gregor.

Reage al tiuj ĉi Duakanonaj eldonoj, KELI kaj IKUE fondis La Ekumenan Komisionon, kaj tiu komisiono eldonis la pliampleksigitan "La Sankta Biblio" en 2003 el Hongkongo, kiu enhavas ankaŭ tiun Duakanonaj Libroj. KELI kaj IKUE entreprenis poste renovigadon de tiu 2003-a eldono, kaj en 2006 eldonis "Biblio" el Kavapech en Prago. En tiu nova eldono, intertitoloj estis nove enmetitaj, la kompostado tute novigita kaj reasignitaj estas la ĉapitroj de la Psalmaro. Sed plej grava diferenco disde la 2003a eldono estas la pritrakto de la Duakanonaj Libroj. En la 2003a ili kune estis ĉe la fino de la Malnova Testamento, sed en la nova versio ili estis dise metitaj ĉiu en sia origina loko. Krome en la nova 2006a eldono, malsamaj litertipoj estas uzitaj por ke oni rekonu unuavide kiuj apartenas al la traduko de Zamenhof kaj kiuj ne.

Oni povas diri ke tiu 2006-a eldono estas la plej perfekta biblio iam eldonita en Esperanto. Ĝi estis elektita kiel ekstra ero de Oriento-Okcidento de UNESKO. Oni povas fieri je ĝi ke ĝi neniel estas malpli supera ol alilingvaj biblioj.

Nova Testamento tradukita de Gerrit BervelingRedakti

Lastloke oni aldonu aliajn tradukojn de Gerrit Berveling. En 2004 li eldonis "Leteroj de Paŭlo kaj lia Skolo" kiu enhavas plejparton de la leteroj novtestamentaj. Ĝi estis elektita en serio Oriento-Okcidento. En 2010 eldoniĝis "Flanke je Jesuo" kiu enhavas Agoj, Al la Hebreoj, Leteroj de Jakobo, de Petro (1,2), de Johano (1,2,3), de Judaso kaj Apokalipso. Per ĉi tio li finis sian tradukon de la tuta Nova Testamento.

Lia traduka laboro tamen ne limiĝas je tio. Li tradukis ankaŭ el Duakanonoj de Nova Testamento: "La Praevangelio laŭ Jakobo" (1990), "La evangelio laŭ Maria Magdalena (1985), "La Evangelio kopta laŭ Tomaso" (revizio 1994). Ĉiuj tradukoj prezentitaj ĉi tie de Berveling estas el Fonto. Karakterizaĵo de lia traduko estas detale piednotita teksto, kiu spegulas novajn bibliosciencajn atingojn lastatempajn.

Ankoraŭ daŭros en estonteco defioj de Biblio-tradukoj en Esperantujo.

FontoRedakti

Vidu ankaŭRedakti