William Main Page

brita juristo (1869 - 1940)

William Main PAGE [pejĝ] (naskiĝis la 8-an de oktobro 1869 en Londono, mortis la 1-an de februaro 1940[1]) estis brita esperantisto kaj solicitoro en la supera kortumo de Skotlando, vickonsulo de Ĉeĥoslovakujo en orienta Skotlando.

William Main Page
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1869 (1869-10-08)
Morto 1-an de januaro 1940 (1940-01-01) (70-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo solicitoro • esperantisto
vdr

Esperantisto de 1905. Sekretario de la Esperanto-Societo de Edinburgo 1906-1914, prezidanto 1914-1915, 1920-1921. Redaktoro de „Esperanto Monthly“, 1914-1919 kaj de „The British Esperantist1920. Aŭtoro de „Pitman‘s Commercial Esperanto“, 1919. Prezidento de Skota Esperanto-Federacio, 1927. Prezidanto de UK en Edinburgh. Konsilanto de ICK, 1923-1926, vicprezidanto de BEA. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.

Verkoj redakti

  • Unua kursa legolibro. (Kolekto de B. E. A. n° 2). Eld. Brita Esperanto-Asocio, London; 1921. 22 paĝoj 12.5 X 18 cm.
  • Dua kursa legolibro. (Kolekto de B. E. A. n° 3). Eld. London 1922, Brita Esperantista Asocio, London, 1922. 24 paĝoj 19X12.5 cm.
 
 Kolekto de 50 anekdotoj kaj humoraĵoj, ĉerpitaj precipe el «British Esperantist» kaj «Esperanto Monthly». Tiu libreto povas fari grandajn servojn en Esperanto-kursoj. 
— Belga Esperantisto n090-091 (aug-sep 1922)

Fontoj redakti

  Trovu « William Main Page » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
  1. Niaj mortintoj 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 6.