3-a libro de la Makabeoj

(Alidirektita el 3 Makabeoj)

La 3-a libro de la Makabeoj estas apokrifa dokumento de la Malnova Testamento: ĝi estas akceptita kiel kanona, kaj do ne kiel apokrifaĵo, nur de la Ortodoksaj Eklezioj, kiuj akceptas kanona ankaŭ la 4-an. Kaj ĝi aperas ankaŭ en la greka Biblio de la Septuaginto, sed estas refuzata de la biblia kanono de Judoj ĉar verkita ne hebrelingve.

ΜΑΚΚΑΒΑΙΩΝ Γ
literatura verkopseŭdoepigrafio
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo kojnea greka lingvo
Eldonado
Ĝenro juda apokrifa libro
vdr

De nekonata aŭtoro, ĝi estis verkita en greka lingvo fine de la 1-a jarcento a.K..
Ĝi rakontas la persekuton suferitan de hebreoj de la aleksandria komunumo sub la helenisma suvereno Ptolemeo la 4-a (221-204 a.K., patro de Ptolemeo la 5-a), priskribante iujn savajn miraklajn intervenojn de Dio por ilin helpi.

La enhavo sendependas el la eventoj rakontataj en la unua kaj dua libroj de la Makabeoj, kvankam ĝi montras kun ili stilajn afinecojn kaj aludojn al ili. La persekuto suferita ne trovas konfirmon en aliaj historiaj fontoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • [2]: Juda enciklopedio