Biblia pauperumBiblio de Malriĉuloj estas la titolo de mezepoka kolekto da ilustritaj folioj pri bibliaj temoj. Grandparte la folioj prezentas bildon pri novtestamenta sceno kaj ĉirkaŭas ĝin per scenoj kaj tekstoj el la Malnova testamento. Ili estis popularaj precipe en Francio, Germanio kaj Nederlando.

Biblia pauperum
Bible edition
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo Mezepoka latino
Eldonado
vdr
Folio pri la resurekto de Kristo

La strukturo de la folioj ĝenerale montras naŭ partojn:

  • Centre bilde aperas aŭ sceno el la vivo de Jesuo Kristo, aŭ prezento de la komenca tempo de kristanismo, aŭ la fino de la mondo.
  • Super kaj sub ĉi tiu sceno aperas kvar bildoj pri iuj personoj el la Biblio, kun po klariga teksteto.
  • Maldekstre kaj dekstre de la centra bildo estas bildo pri sceno malnovtestamenta.
  • Tute supre aŭ malsupre staras tekstoj, kiuj klarigas ĉi tiujn du bildojn.

La tekstoj de la folioj plej ofte estas en la latina lingvo, sed ekzistas alilingvaj ekzempleroj.

Foje la Malriĉula Biblio aperas sub la latina titolo Figuræ typicæ Veteris Testamenti atque antitypicæ Novi Testamenti (tipaj figuroj de la Malnova Testamento kaj respond-tipaj de la Nova Testamento). La nomo "biblio de la malriĉuloj" ne estas originala, sed donita verŝajne nur en la 20-a jarcento. Laŭ iuj ĝi devenas de la fakto, ke kolekto de 40 ĝis 50 folioj estis malpli kosta ol kompleta biblio. Pli probabla estas rilato al la homoj "malriĉaj en spirito" (Mat 5, 3; latine pauperes spiritu), kiuj ne sciis legi kaj tamen povis kompreni laŭ la bildoj la enhavon.

En kelkaj romanikaj preĝejoj scenoj de la Malriĉula Biblio estis uzataj por freskaroj ornamantaj la internajn murojn. La ideon pri la Malriĉula Biblio oni atribuas al Ansgar, kiu vivis en la 9-a jarcento. La disvastiĝo komenciĝis en la 14-a jarcento. Komence la biblioj estis manskribitaj, ekde la 15-a jarcento lignopresitaj.

Ĉirkaŭ 80 ekzempleroj de la Malriĉula Biblio estas konservitaj, kun malsama kompleteco.

Eksteraj ligiloj redakti