Malfermi la ĉefan menuon
Ruino de Babilono.
Loko de la ŝlosilaj bazoj kaj satrapioj de la Partigo de Babilono, laŭ Ariano kaj Diodoro.

La Partigo de Babilono aludas al la atribuo de teritorioj de Aleksandro la Granda inter liaj generaloj post lia morto en 323 a.K. La frazo estas propra nomo formulata de fakuloj en angla en la fino de la 19a jarcento. Ekzemple, la Encyclopedia Britannica de 1885 prezentas ĝin kiel unu el trio okazinta laŭsekve en tiu periodo: “La listo de satrapioj en tiu periodo estas konata laŭ la registroj de la partigoj de Babilono (323), Triparadiso (321), kaj Persepolo (315).”[1] La “partigo” kiel prezentita laŭ la nomo ne signifas ke Babilono estis politike dispartigita, sed ke la propra konvencio estas aplikita en la nomo de traktato, laŭ la loko kie la interkonsento estis atingita. Ĝi estis atingita en Babilono, Triparadiso, aŭ Persepolo.

NotojRedakti

  1. “Persia”, The Encyclopaedia Britannica: A Dictionary of Arts, Sciences and General Literature. La 3a partigo referencas al la alĝustigoj faritaj en la regado de la orientaj satrapioj de Antigono post sia malvenko de Eŭmeno je la fino de la 2a Diadoĥa Milito. Irante al Persepolo por liberigi Peŭkestas el lia regado, li starigis tendan urbon ĉirkaŭ la ruinoj kaj faras la rearanĝojn priskribitaj de Diodoro Sikulo, XIX.48. La dato estas necerta, ĉu 316 aŭ 315 a.K.

BibliografioRedakti

  • Green, Peter (1990). Alexander to Actium: The Historical Evolution of the Hellenistic Age. Berkeley: University of California Press. ISBN 9780520056114.