La blazono de la Respubliko Kipro montras ene de flava ŝildo blankan kolombon kun verda olivarba branĉo en la beko. Sub la kolombo videblas la jaronombro 1960 en nigra koloro. Ĉirkaŭ la ŝildo metiĝas duparta verda korono.

Blazono de Kipro
La ŝtata blazono
Uzata ekde: 1960
vdr

La iom oranĝeca flava koloro simboligas la dum la antikva epoko gravan minadon pri kupro sur la insulo, kiu ankaŭ kaŭzis la insulan nomon (latine cuprum), la du olivarbaj branĉoj reprezentas la du ĉefajn etnajn grupojn de la insulo, la parolantojn de la greka kaj la turka lingvoj, kaj la kolombo simboligas la deziron pri paco. La blazonon fasonis la turka kiprano Ismet Güney, kiu ankaŭ fasonis la flagon de la respubliko Kipro.

Historio redakti

Senpere post la sendependiĝo de la insulo dum la jaro 1960 la (greka) prezidento de la Respubliko Kipro, ĉefepiskopo Makarios la 3-a, petis la (turkan) vicprezidenton Fazil Küçük, fiksi la ŝtatajn simbolojn de la insulo. Küçük (laŭ iuj fontoj post dezajna konkurso) taskigis la amikan instruiston Ismet Güney dezajni proponojn por la ŝtataj simboloj, kaj ambaŭ proponoj - la flago kaj la blazono - transpreniĝis de la ŝtato kaj oficialiĝis.

Post la okupo de la norda parto de la insulo fare de turkaj ameaj trupoj dum la jaro 1974 kaj la de la Unuiĝintaj Nacioj kontraŭata proklamo de la internacie ne agnoskita Turka Respubliko Norda Kipro dum la jaro 1983 la blazono fakte nur uziĝas en la sudo de la insulo, kie kolektiĝis la grekaj insulanoj. Tamen la blazono de la agnoskita Turka Respubliko Norda Kipro tre similas al la origina blazono, nur forigis la nombron "1960", aldonis duonlunon kaj stelon kiel simboloj de Turkio kaj la nombron "1983" supre.