Makarios la 3-a (Kipro)

Makarios la 3-a, greke Μακάριος Γ, naskonomo Miĥail Ĥristodolou Mouskos, greke Μιχαήλ Χριστοδούλου Μούσκος (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1913 en Pano Panagia, mortis la 3-an de aŭgusto 1977 en Nikozio), estis la ĉefepiskopo kaj primaso de la aŭtokefala (sendependa) Kipra Ortodoksa Eklezio (1950–1977) kaj la prezidanto de Kipro (1960–1974 kaj 1974–1977).

Makarios la 3-a
kipra ĉefepiskopo
Makarios la 3-a en 1962|Makarios la 3-a en 1962]]]]
Makarios la 3-a en 1962]]
Persona informo
Αρχιεπίσκοπος Μακάριος Γ'
Naskonomo Miĥail Ĥristodolou Mouskos, greke Μιχαήλ Χριστοδούλου Μούσκος
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1913 (1913-08-13)
en Pano Panagia,  British Cyprus
Morto 3-an de aŭgusto 1977 (1977-08-03) (63-jaraĝa)
en Nikozio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Kykkos Monastery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj moderna greka vd
Ŝtataneco Kipro Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Nacia kaj Kapodistria Universitato de Ateno - teologio (–1942)
Universitato de Bostono - teologio (–1948)
Pancyprian Gymnasium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio sen valoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Makarios la 3-a (Kipro)
Profesio
Okupo politikisto
kleriko
diakono Redakti la valoron en Wikidata vd
ĉefepiskopo de la Kipra Ortodoksa Eklezio
Dum 1960 – 1977
Prezidanto de Kipro
Dum 1960 – julio 1974
Antaŭulo (ofico kreita)
Sekvanto (Nikos Sampson) / Glafkos Klerides (intertempe)
2-a periodo
Dum decembro 1974 – 1977
Antaŭulo Glafkos Klerides
Sekvanto Spyros Kyprianou
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Makarios la 3-a estis de 1950 ĝis 1977 ĉefepiskopo kaj primaso de la aŭtokefala (sendependa) Kipra Ortodoksa Eklezio. Li aliĝis al la lukto por sendependeco de Kipro disde Britio kaj rolis kiel nacia gvidanto. Post sanga batalado Kipro iĝis memstara kaj Makarios la 3-a estis elektita kiel ĝia unua prezidanto.

En 1974 li estis elpostenigita per puĉo ligita al la greka diktaturo de la koloneloj (1967 ĝis 1974) kaj ties klopodoj por unuigo (enosis) de Kipro kun Grekio. Tiam ankaŭ Turkio invadis Kipron kaj ek-okupaciis la nordan parton de la insulo. Post la redemokratiiĝo de Grekio ankaŭ Makarios revenis kiel prezidanto de Kipro kaj plu oficis ĝis sia morto en 1977.