Dimitris Ĥristofias

Dimitris ĤRISTOFIAS (greke Δημήτρης Χριστόφιας, naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1946 en Kato Dikomo, Kipro kaj mortis la 21-a de junio 2019) estis kipra politikisto. Li estis membro de la ekse marksisme-leninisma kaj eŭrop-komunisma politika partio Progresa Partio de la Laboranta Popolo (greke mallongigite AKEL). De 2008 ĝis 2013 li estis la prezidento de la Respubliko Kipro, kiu laŭ la konstitucio gvidas la ŝtatan registaron, do plenumas la oficon de ĉefministro.

Dimitris Ĥristofias
Persona informo
Δημήτρης Χριστόφιας
Naskonomo Δημήτρης Δημητρίου
Naskiĝo 29-an de aŭgusto 1946
en Kato Dikomo, Kipro
Morto 21-an de junio 2019 (2019-06-21)
en Nicosia New General Hospital
Mortis per spirhalto vd
Etno grekoj vd
Lingvoj moderna grekarusaangla vd
Loĝloko Kato Dikomo • Egkomi Lefkosias vd
Ŝtataneco Kipro vd
Alma mater Rusia Akademio de Sciencoj • Institute of Social Sciences of the CC of the CPSU vd
Partio Progresa Partio de la Laboranta Popolo
Subskribo Dimitris Ĥristofias
Familio
Edz(in)o Elsi Christofias vd
Infanoj Christina Christofia • Christos Christofias vd
Profesio
Okupo politikisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
prezidanto de Kipro
Dum 28-a de februaro 200828-a de februaro 2013
ĉefministro de Kipro
Dum 2008 – 2013
Antaŭulo Tasos Papadopulos
Sekvanto Nikos Anastasiades
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis la unua kipra prezidento de marksisma pensmaniero, venkinte en la prezidenta baloto kontraŭ la konservativa kandidato Ioanis Kasulides laŭ oficialaj kalkuloj de 53.36% el la voĉoj kontraŭ la dekstrula rivalo kun 46.64%..[1]

Krome li estis ĝenerala sekretario de AKEL (la kipra Progresa Partio de la Laboranta Popolo, ne konfuziĝu kun AKEL, Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj, interŝanĝa projekto inter lernejoj per Esperanto) kaj prezidanto de la Parlamento de Kipro.

Li estis la unua kaj ĝis nun la ununura komunisma prezidento de la ŝtatoj de Eŭropa Unio.

Frua vivo redakti

Li naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1946 en la vilaĝo de Kato Dikomo, Kjrenia. Ĥristofias iĝis maldekstrulo juna kaj eniris la junularon de la Progresema Partio de la Laboristaro de Kipro. Lia patro, kiu mortis en 1987, estis progresema konstruisto, membro de la Tutkipra Federacio de Laboro (PEO).

Dum mezlernado ĉe Nikozio, kiun li finis en 1964, li kutimis labori somerferie kun sia patro kaj tiel alkutiimiĝis al la vivo de la laboristaro. Kiam li estis 14-jara li aliĝis al la progresema studentorganizo PEOM kaj 18-jara al EDON (Junularo de AKEL), al sindikato PEO kaj al AKEL. En 1969, dum la 5-a Kongreso de EDON, li estis elektita membro de la Centra Konsilantaro.

Dimitris Ĥristofias studis ĉe la Instituto de Sociaj Sciencoj kaj ĉe la Akademio de Sociaj Sciencoj en Moskvo el 1969 ĝis 1974 kiam li doktoriĝis pri filozofio kaj historio. En Moskvo li trafis sian postan edzinon, Elsi Kiratu, revenis al Kipro kaj al la politika vivo.

Publika rolo redakti

En 1974 li estis elektita al la posteno de Centra Organiza Sekretario de EDON kaj en 1977 al tiu de Ĝenerala Sekretario. Tie li estis ĝis 1987. En 1976 li estis elektita membro de la Nikozia Komitato de AKEL, kaj en 1982 – je la 15-a kongreso de AKEL – li estis elektita membro de la Centra Komitato de la partio.

Julie 1986 li estis elektita portempa membro de la Politika Buroo de la C.K. de AKEL. Post la 16-a kongreso de AKEL, okazinta en novembro 1986, li estis elektita plena membro de P.B. de C.K. AKEL kaj en 1987 li estis elektita membro de la Sekretariaro de la C.K. de AKEL. Aprile 1988, post la morto de Ezekias Papaioanu, li estis elektita Ĝenerala Sekretario de la C.K. de AKEL, posteno kiun li ankoraŭ havas.

Loka estro redakti

Dimitris Ĥristofias estis elektita membro de la kipra parlamento unuafoje en 1991 kaj estis relektita sinsekve en la venontaj balotadoj de 1996 kaj 2001. La 7-an de junio 2001 li estis elektita prezidanto de la parlamento. Li estis reelektita kiel prezidanto de la parlamento en 2006. Kiel ĝenerala sekretario de la C.K. de AKEL kaj prezidanto de la parlamento, li estis membro de la Nacia Konsilantaro, supra averta institucio por la prezidento de la respubliko.

Notoj redakti