Joe Borg, aŭ Joseph Borg (naskiĝis la 19-an de marto 1952), estas malta politikisto. Li interalie estis membro de la Eŭropa Komisiono Barroso, kiu gvidis la Eŭropan Union ekde la 22-a de novembro 2004. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn fiŝado kaj maraj aferoj. Jam dum la ofico de la antaŭa Eŭropa Komisiono Prodi, li estis membro ekde la 1-a de majo 2004, kiam Malto iĝis membroŝtato de la Unio, kaj kune kun alia komisionano el la jamaj membroŝtatoj prezidis la fakojn Progresigo kaj humaneca helpo. Joe Borg estas membro de la konservativa Naciisma Partio (NP) de Malto.

Joe Borg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1952 (1952-03-19) (72-jaraĝa)
en La-Valeto
Ŝtataneco Malto vd
Alma mater Aberystwyth University vd
Partio Partio Naciista vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Joe Borg