Jacques Barrot
Jacques Barrot, (naskiĝis la 3-an de februaro 1937 en Yssingeaux, departemento Haute-Loire, mortis la 3-an de decembro 2014 en Neuilly-sur-Seine, Francio) estis franca politikisto. Li inter alie estis membro kaj vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono Barroso, kiu gvidis la Eŭropan Union ekde la 22-a de novembro 2004. En la Eŭropa Komisiono, li unue prezidis la fakon transportado, kaj de majo 2008 ĝis februaro 2010 la fakon pri justico, libero kaj sekureco. Dum la antaŭa Eŭropa Komisiono Prodi, li jam respondecis pri la fako regiona politiko, sed ne de la komenco, nur dum la oficperiodo transprenante la taskon de la samlandano Michel Barnier. Ekde la jaro 2010, li estas membro de la Konstitucia Konsilio de Francio. Jacques Barrot estas membro de la konservativa partio UMP de Francio.
Jacques Barrot | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de februaro 1937 en Yssingeaux |
Morto | 3-an de decembro 2014 (77-jara) en Neuilly-sur-Seine |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo |
Familio | |
Patro | Noël Barrot |
Infano | Jean-Noël Barrot |
Okupo | |
Okupo | politikisto • juĝisto • partoprenanto de internacia forumo |