Andrea Nahles

germana politikistino

Andrea Maria NAHLES (naskiĝis la  20-an de junio 1970(nun 1970-06-20) en Mendig, federacia lando Rejnlando-Palatinato, do nun 53-jara) estas germana politikistino, kiu membras en la socialdemokrata politika partio SPD kaj estas ĝia prezidanto ekde 2018. Ekde la jaro 2009 ŝi estas ĝenerala sekretariino de sia partio, antaŭe inter la jaroj 2007 ĝis 2009 estis nacia vic-prezidanto de la partio. En studenta aĝo ŝi inter la jaroj 1995 ĝis 1999 estis prezidantino de la organizaĵo Jusos, la junulara asocio de la nacia socialdemokrata partio. La 15-an de decembro 2013 Andrea Nahles nomumiĝis ministrino pri laboro kaj socialaj aferoj en la nova registaro de Germanio. Ekde aprilo 2018 ŝi estas partiestro de socialdemokrata partio, kiel posteulo de Martin Schulz.

Andrea Nahles
Persona informo
Andrea Nahles
Naskonomo Andrea Maria Nahles
Naskiĝo 20-an de junio 1970 (1970-06-20) (53-jaraĝa)
en Mendig
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Bonna universitato • Megina-Gymnasium Mayen vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Familio
Edz(in)o Marcus Frings vd
Amkunulo Horst Neumann vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en BerlinoBonno vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Andrea Nahles la antaŭan jaron, do en 2010, en Speyer
Andrea Nahles en 2017

Publikaĵoj redakti

  • Libro Frau, gläubig, links. Was mir wichtig ist ("Virino, kredanta kristano, maldekstra. Kio gravas al mi"). Eldonejo Pattloch, Munkeno 2009. ISBN 978-3-629-02239-4
  • Libra ĉapitro Die Kamera sieht alles – Wie frau sich in Polit-Talkshows verhalten sollte ("La kamerao vidas ĉion - kiel virino kondutu en politikaj televidaj diskutoj"). En: Sascha Michel, Heiko Girnth (eld.): Polit-Talkshows – Bühnen der Macht. Ein Blick hinter die Kulissen ("Politikaj televidaj diskutoj - scenejoj de potencoj. Rigardo malantaŭ la kulisojn"). Eldonejo Bouvier, Bonno 2009. ISBN 978-3-416-03280-3, paĝoj 174–176

Eksteraj ligiloj redakti