Ministraro unua de Angela Merkel

La ministraro de Angela Merkel estis la federacia ministraro de Germanio, kiu oficis de la 22-a de novembro 2005 dum la 16-a parlamenta periodo de la nacia asembleo Bundestag. Estrata de la kristandemokratino Angela Merkel - la unua kancelierino -, ĝi estis subtenata de "granda koalicio" de la Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU), la Kristansociala Unio en Bavario (CSU) kaj la Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD). Ĝi sekvis post la dua ministraro de Gerhard Schröder, kaj la 28-an de oktobro 2009 ĝian laboron daŭrigis la ministraro dua de Angela Merkel.

Ministraro unua de Angela Merkel
federacia kabineto de Germanio
Jurisdikcio Germanio
Lando Germanio
Partioj Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU), Kristansociala Unio en Bavario (CSU) kaj Socialdemokrata Partio de Germanio (SPD)
Partoprenanta Angela MerkelFranz MünteferingFrank-Walter SteinmeierWolfgang SchäubleBrigitte ZypriesPeer SteinbrückMichael GlosKarl-Theodor zu GuttenbergOlaf ScholzHorst SeehoferIlse AignerFranz Josef JungUrsula von der LeyenWolfgang TiefenseeUlla SchmidtSigmar GabrielAnnette SchavanHeidemarie Wieczorek-ZeulThomas de Maizière vd
Dum 22-a de novembro 2005 - 28-a de oktobro 2009
Antaŭulo Ministraro dua de Gerhard Schröder
Sekvanto Ministraro dua de Angela Merkel
vdr

Konsisto redakti

Ofico Nomo Partio
Federacia Kancelierino Angela Merkel CDU
Ministro pri laboro kaj socialaj aferoj, vickanceliero 2005-2007 Franz Müntefering (2005-2007), Olaf Scholz (2007-2009) SPD
Federacia ministro pri eksteraj rilatoj, vickanceliero 2007-2009 Frank-Walter Steinmeier SPD
Federacia ministro pri interno Wolfgang Schäuble CDU
Federacia ministrino pri justico Brigitte Zypries SPD
Federacia ministro pri financoj Peer Steinbrück SPD
Federacia ministro pri ekonomio kaj teknologio Michael Glos CSU
Ministro pri nutro, agrikulturo kaj protekto de konsumantaro Horst Seehofer CSU
Federacia ministro pri defendo Franz Josef Jung CDU
Federacia ministrino pri familioj, maljunularo, virinaro kaj junularo Ursula von der Leyen CDU
Federacia ministrino pri sano Ulla Schmidt SPD
Federacia ministro pri transporto, konstruo kaj urba evoluo Wolfgang Tiefensee SPD
Federacia ministro pri medio, protekto de naturo kaj atomenergia sekureco Sigmar Gabriel SPD
Federacia ministrino pri eduko kaj esploro Annette Schavan CDU
Federacia ministrino pri ekonomia kunlaboro kaj evoluo Heidemarie Wieczorek-Zeul SPD
Federacia ministro pri specialaj taskoj, ĉefo de la federacia kancelierejo Thomas de Maizière CDU

La granda koalicio redakti

Koalicia interkonsento redakti

Konsentaj punktoj redakti

  • Pri la kandidateco de Turkio al membriĝo en Eŭropa Unio kompromiso alvenis: oni bonvolas la diskutojn kun Turkio celante ĝian membriĝon sed precizigante, ke tiu rezulto ne estas nepra. Se Turkio ne kontentigos la necesajn kondiĉojn, aŭ se Eŭropa Unio ne kapablos akcepti ĝin, Turkio devos esti plej firme kunligita kun Eŭropa Unio.
  • Pri eksterlanda politiko: la interkonsento planas relanĉi la eŭropan konstitucion en 2007 kaj pledi por eŭropunia seĝo en la Sekureca Konsilio de UNO.
  • Profunda reformo de la federaciismo: la federaciaj landoj ricevas la preskaŭ tutan agosferon pri edukado, sed kompense ilia bloko-povo malpliiĝas pri multaj federaciaj leĝoj.
  • Subteno al Berlino kiel kultura ĉefurbo.
  • La programo por rekonstruo de la eksa Germana Demokratia Respubliko estas daŭrigata laŭ siaj ĉefprincipoj.
  • La emeritiĝa aĝo pliiĝas de 65-jaraĝo al 67-jaraĝo aŭ 45 plenaj jaroj. La pensioj ne plu kresku.
  • La aldonvalora imposto (AVI) pliiĝas de 16 % al 19 %; la enspezoj utilas por kompletigi la federacian buĝeton kaj duavice malpliigi la laborkotizojn de 6,5 % al 4,5 %. La individuaj firmaoj estas forigotaj.
  • Estigo de riĉulara imposto; la impostproporcio atingas 45 % en la tavolo super 250.000 eŭroj (duoblo se familio).
  • La provtempo de nova dungito povas esti pliigota de ses monatoj al 24 monatoj.
  • Ekzameno de leĝoj por kontraŭbatali terorismon kaj reguli enmigradon.
  • La akiro de la germana ŝtataneco devus necesigi deklaron de subteno al la demokratiaj principoj.
  • Investado por scienca esploro kaj edukado.
  • Plistriktigo de la kriterioj de nutra sano, pli forta protekto de la konsumantoj.
  • Volo ĉesigi la pli kaj pli multan repagon de la kuraciloj favorigante la generajn kuracilojn, malplialtigante iliajn prezojn kaj malplialtigante la honorariojn de la apotekistoj.

Senkonsentaj punktoj redakti

  • Nepliigeblo de la kuracilaj prezoj dum du jaroj?
  • Pri sociala sekureco SPD kaj CDU-CSU dumkampanje pledis por du malkongruantaj konceptoj, resp. Bürgerversicherung kaj Gesundheitspämie.
  • Malkonsento pri atomenergio.