Brigitte Zypries

germana politikistino

Brigitte Zypries estas germana politikistino. Ŝi naskiĝis la  16-an de novembro 1955(nun 1955-11-16) en Kaselo, do nun estas 68-jara. Inter oktobro 2002 kaj novembro 2005, en registaro de socialdemokratoj kaj verduloj gvide de Gerhard Schröder, kaj duafoje inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 en registaro gvide de Angela Merkel, ŝi estis federacia ministrino pri justico de Germanio, dum la dua periodo en granda koalicio inter kristandemokratoj kaj socialdemokratoj, la du plej grandaj parlamentaj frakcioj. Ŝi reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kiu ekde oktobro 2009 en la germania parlamento Bundestag estas partio opozicia. En la parlamento ŝi kiel rekte elektita parlamentano reprezentas la balotodistrikton Darmstadt. Ekde novembro 2009 ŝi estas la gvida jura konsilistino de sia partio.

Brigitte Zypries
Persona informo
Brigitte Zypries
Naskiĝo 16-an de novembro 1953 (1953-11-16) (70-jaraĝa)
en Kaselo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Gießen vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Profesio
Okupo politikistojuristo vd
Aktiva en Berlino vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Brigitte Zypries en 2014