Wolfgang Tiefensee

germana politikisto

Wolfgang TIEFENSEE [Volfgang Tifnze:] estas germana politikisto. Li naskiĝis la  4-an de januaro 1955(nun 1955-01-04) en Gera (tiama GDR), do nun estas 67-jara. Inter 1998 kaj 2005 li estis ĉefurbestro de Lepsiko, kaj inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 estis federacia ministro pri transporto, konstruo kaj urba evoluo en la registaro de Germanio, en granda koalicio inter kristandemokratoj kaj socialdemokratoj, la du plej grandaj parlamentaj frakcioj. Krome en tiu ministraro li ankaŭ estis komisiito pri la "Novaj Federaciaj Landoj" de Germanio. Li reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kiu ekde oktobro 2009 en la germania parlamento Bundestag estas partio opozicia.

Wolfgang Tiefensee
Member of the Bundesrat of Germany
2019-10-27 Wahlabend Thüringen by Sandro Halank–64.jpg
Persona informo
Wolfgang Tiefensee
Naskiĝo 4-an de januaro 1955 (1955-01-04) (67-jara)
en Gera
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko [#]
Alma mater Universitato de Lepsiko • Technische Hochschule Leipzig [#]
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio [#]
Familio
Patro Siegfried Tiefensee [#]
Infanoj 4
Profesio
Okupo politikisto • elektrika inĝeniero [#]
Aktiva en Berlino [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr