Franz Josef Jung

germana politikisto

Franz Josef JUNG estas germana politikisto. Li naskiĝis la  5-an de marto 1949(nun 1949-03-05) en Eltville, do nun estas 73-jara. Inter novembro 2005 kaj oktobro 2009 li estis ministro pri defendo en la registaro de Germanio, kaj rezulte de la parlamenta baloto en Germanio 2009 ekde la 28-a de oktobro de tiu jaro dum la unua monato estis ministro pri laboro en la registaro de 2009 ĝis 2013. Tamen jam la 30-an de novembro 2009 li deklaris sian demision el la registaro pro kritikoj pri la informa politiko rilate al elaera atako proksime de Kunduz en Afganio septembre 2009: tiam germanaj armeaj aviadiloj bombe atakis du benzintransportajn kamionojn ŝtelitajn de talibanoj, detruis la kamionojn sed mortigis ankaŭ pli ol 50 nur hazarde trafitajn civitanojn. Lian postenon kiel ministro pri laboro kaj socialaj aferoj, kiun li plenumis nur monaton, transprenis Ursula von der Leyen, kaj ŝian antaŭan postenon de ministrino pri familio, maljunularo, virinaro kaj junularo transprenis la tiumomente nur 32-jara Kristina Schröder.

Franz Josef Jung
Federal Minister of Labour and Social Affairs
MK19946 Franz Josef Jung.jpg
Persona informo
Franz Josef Jung
Naskiĝo 5-an de marto 1949 (1949-03-05) (73-jara)
en Erbach
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Alma mater Universitato de Majenco [#]
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio [#]
Infanoj 3
Profesio
Okupo politikistoadvokato [#]
Aktiva en BerlinoWiesbaden [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Franz Josef Jung reprezentas la kristandemokratian partion CDU, unu el tri partioj kiuj kune konsistigas la registaran koalicion.