Eltville

urbo en Germanio

Eltville, oficiale germane Eltville am Rhein, estas urbo en la federacia lando Hesio de Germanio. Ĝi administre apartenas al la distrikto Rheingau-Taunus kaj la distriktaro Darmstadt. La historia urbo, kiu situas borde de la rivero Rejno, estas karakterizita per la vinkultivado, kaj pluraj grandaj germanaj produktejoj de ŝaŭmvino troveblas ene de la urbo. Fine de la jaro 2021 la komunumo havis 16911 loĝantojn. Eltville portas la kromnomon "rozurbo".

Eltville
Blazono

Eltville am Rhein in RÜD.svg
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Rheingau-Taunus
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06123, (Hattenheim 06723)
Poŝtkodo 65343–65347
Aŭtomobila kodo RÜD
Oficiala Municipokodo 06439003
Subdivido 5 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Patrick Kunkel
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Gutenbergstr. 13
65343 Eltville am Rhein
Demografio
Loĝantaro 16911 (stato 2021-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 2′ N, 8° 7′ O (mapo)50.0258.1200694444444Koordinatoj: 50° 2′ N, 8° 7′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 95 m
Areo 46,77 km²
Oficiala retejo https://www.eltville.de/
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
turo de la kastelo de Eltville, kaj parto de la apudrejna promenejo