Kurt Schumacher

germana politikisto

Kurt (oficiale Curt) Ernst Carl Schumacher (naskiĝis la 13-an de oktobro 1895 en Culm an der Weichsel [post 1945 Chełmno en nuna Pollando], tiam Okcidenta Prusio, mortis la 20-an de aŭgusto 1952 en Bonno) estis germana politikisto.

Kurt Schumacher
Persona informo
Kurt Schumacher
Naskiĝo 13-an de oktobro 1895 (1895-10-13)
en Chełmno
Morto 20-an de aŭgusto 1952 (1952-08-20) (56-jaraĝa)
en Bonno
Tombo Stadtfriedhof Ricklingen vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioVajmara RespublikoNazia GermanioOkcidenta Germanio vd
Alma mater Universitato de LepsikoUniversitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Partio Socialdemokratia Partio de Germanio vd
Memorigilo Kurt Schumacher
Profesio
Okupo jura konsilisto • politikisto • rezistobatalanto vd
Aktiva en BonnoBerlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li inter la jaroj 1946 kaj 1952 estis partiestro de la Socialdemokratia Partio de Germanio kaj gvidanto de opozicio en la unua periodo (1949 ĝis 1952) de la parlamento Deutscher Bundestag de postmilita okcidenta Germanio.

En la periodo inter la jaroj 1945 kaj 1949 li gvide kontribuis al la rekonstruo de la Socialdemokratia Partio de Germanio, malpermesita en la antaŭa epoko de Nazia Germanio en la postmilita okcidenta Germanio. Post starigo de demokratia okcidentgermana ŝtato en 1949, li iĝis la plej grava konkuranto de la konservativa politikisto Konrad Adenauer. Kvankam Kurt Schumacher ne vere realigis la plejparton de siaj vizioj pri nova germana ŝtato, li tamen konsideriĝas politika fondinto de la ŝtato Federacia Respubliko Germanio. Aparte menciindas lia forta malakcepto de la laŭ sovetunia premo en GDR fondita kaj tiulande fakte monopola partio Sozialistische Einheitspartei Deutschlands el antaŭaj komunistoj kaj socialdemokratoj. Per sia sinteno li tre difinis la profilon de socialdemokratia politiko en okcidenta Germanio.