Hermann Joseph von Steinfeld

Sankta Hermann Joseph von Steinfeld (naskiĝinta ĉirkaŭ 1150 en Kolonjo, mortinta la 7-an de aprilo 12411252 en klaŭstro Hoven apud Zülpich) estis germana premonstrato kaj mistikulo. Neniam formale enkanonigitis li, tamen en 1958 lia statuso sanktula por la katolika eklezio formale rekonitis fare de Pio la 12-a en 1958. Li estas patrono de la horlogxfaristoj, de la patrinoj, de la infanoj kaj de la pomkultivistoj. Li prezentatas ofte kun kaliko kaj tri rozoj.

Hermann Joseph von Steinfeld
Bildo de Anthonis van Dyck, pri vizio de Hermann Joseph, 1630
Bildo de Anthonis van Dyck, pri vizio de Hermann Joseph, 1630
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1150 (1150-01-01)
en Kolonjo
Morto 7-an de aprilo 1241 (1241-04-07) (91-jara)
en Hoven (Zülpich)
Lingvoj germanalatina
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo mistikulo • katolika sacerdoto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Sarkofago de Sankta Hermann Joseph en la Steinfeld-baziliko

VivoRedakti

Laŭ la biografio de Razo Bonvisinus, tiutempa prioro de Steinfeld-abatejo (loko apud Kall; Acta Sanctorum , 7-a de aprilo, mi/679) Hermann estis la filo de nobelaj sed malriĉaj gepatroj. En la aĝo de sep li frekventis lernejon kaj tre frue li estis konata pro devoteco al la Virgulino. En ĉiu ebla momento li trovitis en la Mario-kirko de Kapitolo surgenuiĝante dum preĝado. Bonvisinus asertas ke la knabo siatempe prezentis pomon retenita de sia propra lunĉo antaŭ la statuon de Jesuo, kiu akceptis tiun ĉi elkoran donacon. Laŭ alia legendo, dum alia okazo, kiam en malvarma tago li ĉeestis kirke kun nudaj piedoj, Mario havigis al li ŝuojn.

En la aĝo de dekdu li eniris la abatejon premonstratan de Steinfeld. Ĉar li estis tro juna por esti akceptita en la ordenon, li estis forsendita por studi en Nederlando. Reveninte li faris siajn ĵurojn kaj ekrajtis frokuliĝi. Kiel novico, al li estis konfidita komence servoj en la refektorio kaj poste en la sakristio.

Post sia ordinado, Hermann foje estis sendita por plenumi pastrajn devojn imposton kaj li pro lia lerteco ofte vokitis por ripari horloĝojn. Malfrue en lia vivo, li responsis pri la spirita bonfarto de la cistercianinoj de Hoven kie li kapelpastris kaj mortis. Tie li mortis kaj estis entombigita en ilia klostro. Lia korpo poste estis transdonita reen al Steinfeld, kie lia marmortombo kaj granda bildo povas esti vidataj al la nuntempo; partoj de liaj restaĵoj estas en Kolonjo kaj en Antverpeno. Li intertempe estas reprezentita en arto kiel pomoferanto surgenuiĝante antaŭ statuo de la Dipatrino kun infano.

 
Köln, Hermann-Joseph-fontano en Kolonjo

La procezo de lia kanonigo estis komencita en 1626, laŭ la peto de ĉefepiskopo Ferdinando de Kolonjo kaj la Imperiestro Ferdinando la 2-a: sed tio estis interrompita. Lia festeno, aliflanke, daŭre estis famkonata la 4-an de aprilo, de la membroj de lia ordeno kaj nomo de beatuligita Hermano estis listigita en la propra premonstrata aldonitaĵo al la romia martirlibro. Ili ankaŭ kutimis festi la transmeton de liaj restaĵoj la 24-an de majo.

Lia statuso kiel sanktulo estis konfirmita nur fare de Pio la 12-a en a 11.8.1958. La Salvatorianoj, kiuj transprenis la Steinfeld-abatejon en modernaj tempoj, decidis postuli pli malkaran kaj simpligitan procezon (t.n. confirmatio). Lia nuna festotago en la kalendaro de la diocezo de Kolonjo estas la 21-a de majo. Ĉe la isatbazarplaco kolonja staras belega fontano en lia honoro kiun faris Wilhelm Albermann.

VerkojRedakti

HimnojRedakti

  • Jesu dulcis et decore (je Kristo)
  • Gaude, plaude, clara Rosa (je la Dipatrino)
  • O vernantes Christi Rosae (je la kameradinoj de Sankta Ursulo de Kolonjo)
  • Precula de quinque Gaudiis Beatae Mariae Virginis

Perditaj skribitaĵojRedakti

LiteraturoRedakti

  • Karl Koch, Eduard Hegel: Die Vita des Prämonstratensers Hermann Joseph von Steinfeld. Ein Beitrag zur Hagiographie und Frömmigkeitsgeschichte des Hochmittelalters (= Eduard Hegel [Hrsg.]: Colonia Sacra. Studien und Forschungen zur Geschichte der Kirche im Erzbistum Köln. Band 3). Pick Verlag, Köln 1958
  • Bernward Meisterjahn: Der heilige Hermann Josef von Steinfeld, München/Zürich 1987
  • Vera Schauber, Hanns Michael Schindler: Heilige und Namenspatrone im Jahreslauf. Pattloch-Verlag, 1992. Augsburg: Weltbild-Verlag, p.240-241
  • Heinrich Schmidt: Steinfeld. Die ehemalige Prämonstratenser Abtei. Ratingen 1951

Eksteraj ligilojRedakti