Robert BLUM (naskiĝinta la 10-an de novembro 1807 en Kolonjo, mortinta la 9-an de novembro 1848 en Wien-Brigittenau) estis germana politikisto, eldonisto kaj ĵurnalisto.

Robert Blum
Persona informo
Robert Blum
Naskiĝo 10-an de novembro 1807 (1807-11-10)
en Kolonjo
Morto 9-an de novembro 1848 (1848-11-09) (40-jaraĝa)
en Brigittenau
Mortis per pafvundo • pafvundo vd
Tombo Jewish cemetery in Währing vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Familio
Edz(in)o Jenny Blum • Adelheid Mey vd
Infanoj Hans Blum vd
Profesio
Okupo politikistobibliotekisto • revoluciulo • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Karikaturo pri la ŝajna revoluciulo Blum, 1848
Memortabulo en memoro de Blum, en Kolonjo, laurbo kie li estis naskita. La surskribo sur la memortabulo: "Naskita en ĉi tiu loko la 10-an de novembro 1807, pafita en Vieno la 9-an de novembro 1848; mi mortis pro la libereco de Germanio, por kiu mi batalis. Mia patrujo memoru min."

Vivo redakti

Blum lernis la metion de zonfaristo kaj venis poste al fabriko de lanternoj servante mallongan tempon kiel soldato. En 1830 li iĝis teatreja deĵoranto sub la estro Ringelhardt, en 1831 kasisto antaŭ sekvi lin al Lepsiko. Tie li iĝis ĵurnalisto kaj beletraĵisto kaj fondis en 1840 Ŝileran societon interesiĝante ankaŭ pri la porverkista klubo Literatenverein. En tempo de ĝenerala ekscito politika Blum baldaŭ evidentiĝis bonega agitadisto.

Inter 1843 kaj 1847 li verkis kune kun Steger la politikan taglibron Vorwärts estante kunlaboranto al la gazeto "Sächs. Vaterlandsblättern". Kiam J. Ronge skribis al la katolika Eklezio sian refuzleteron, Blum tuj iĝis ties adepto fervora opiniante trovi dum al novaj samideanoj kernon de partio por revolucia Germanujo. Li fondis kaj estris la germankatolikan komunumon en Lepsiko kaj ege populariĝis dum la Aŭgustaj eventoj de 1845 en Lepsiko, antaŭludo al la revolucio de 1848. Oni ankaŭ elektis lin urban konsilanton. Tiel eblis maldungiĝi ĉeteatre kaj fondi propran librovendejon/-eldonejon. En 1848 li gvidis la demokratian movadon en Saksio apogante germanan respublikon nur en tiu momento kiam li ektaksis la monarkion en Prusio kaj Aŭstra imperio sistemoj perditaj kaj lamaj kaj perfiditaj. Sekve Blum iĝis gvidanto de la maldekstruloj en Frankfurto ĉe Majno. Kiam en aŭtuno la Princo de Windisch-Grätz ekiris en la direkto de Vieno Blum vidis bone ke malsukceso de revolucio viena signifus aŭtomate malsukceso revolucia en Germanujo. Malgraŭ avertoj multaj Blum iris Vienon kie li ne tre sukcesis; partoprenante batalon li arestitis en la 4.11., metitis antaŭtribunalen en la 8.11. kaj ekzekutitis en la 9.11. en la 20-a urbodistrikto viena Brigittenau. La juĝistoj pensis ke Blum ne estas simpla sendito fare de la revolucia partio de Meza Germanujo kaj politikisto kvazaŭ sed militemulo simpla. Antaŭmorte Blum rekonvertiĝis al katolikismo.

Fonto redakti

Herders Conversations-Lexikon. Freiburg im Breisgau 1854, vol 1, p. 571-572, kio relegeblas tie ĉi.

Eldonoj verkaraj redakti

  • Politische Schriften. 6 Bände, eldonis Sander L. Gilman, 1843–1879
  • Ausgewählte Reden und Schriften, eldonis Hermann Nebel, 10 Bände, Leipzig 1879–1881 (represo: Fink, Leipzig 1979).
  • Briefe und Dokumente, eldonis Siegfried Schmidt. Verlag Philipp Reclam jun., Leipzig 1981 (RUB 865).

Literaturo redakti

  • Sabine Freitag (eld.): Die Achtundvierziger. Lebensbilder aus der deutschen Revolution 1848/49. Beck, München 1998, ISBN 3-406-42770-7.
  • Karl-Heinz Hense: Du bist dem aufblühenden Bürgerthum eine warme Sonne – Zum 160. Todestag des liberalen Demokraten Robert Blum. In: Mut – Forum für Kultur, Politik und Geschichte. Nr. 495, November 2008, p. 63–71.
  • Helmut Hirsch (eld.): Dokumente, Referate, Diskussionen des Robert-Blum-Symposiums 1982 (= Arbeitsmaterialien zur Geistesgeschichte. 5). Universität, Duisburg 1987, ISBN 3-924254-03-6.
  • Martina Jesse, Wolfgang Michalka: Für Freiheit und Fortschritt gab ich alles hin. Robert Blum (1807–1848). Visionär, Demokrat, Revolutionär. [Begleitbuch zur Ausstellung des Bundesarchivs]. Eldonis Bundesarchiv, Verlag für Berlin-Brandenburg, Berlin 2006, ISBN 3-86650-077-7.
  • Wilhelm Liebknecht: Robert Blum und seine Zeit. Wörlein, Nürnberg 1889.
  • Volker Mueller (eld.): Robert Blum – ein Demokrat, Revolutionär und Freigeist. Angelika Lenz Verlag, Neustadt 2008, ISBN 978-3-933037-58-9.
  • Eckhart Pilick: Lexikon freireligiöser Personen. Guhl, Rohrbach 1997, ISBN 3-930760-11-8.
  • Anke Reuther (eld.): Robert Blum. Auf dem Theater des Lebens. Mit Beiträgen von Eckhart Pilick und Kirsten Reuther. be.bra.wissenschaft verlag, Berlin 2011, ISBN
  • Ralf Zerback: Robert Blum. Eine Biografie. Lehmstedt, Leipzig 2007, ISBN 978-3-937146-45-4 (recenzo, 2007)

Eksteraj ligiloj redakti

  • Angermann, Erich, "Blum, Robert" en: Neue Deutsche Biographie 2 (1955), p. 322-324, Rete