Malfermi la ĉefan menuon
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tursiopoj
Kurba tursiopo
Kurba tursiopo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Cetacoj Cetaceae
Superfamilio: Cetacea
Familio: Delfenedoj Delphinidae
Genro: Tursiopo, Tursiops
Gervais, 1855
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

La botelnazaj delfenojtursiopoj, nome genro Tursiops, estas la plej oftaj membroj de la familio Delfenedoj, nome familio de oceanaj delfenoj.[1] Molekulaj studoj montris, ke la genro enhavas tri speciojn: nome la ordinara botelnaza delfeno (Tursiops truncatus), la Kurba tursiopo (Tursiops aduncus),[2] kaj la Aŭstrala tursiopo (Tursiops australis). La botelnazaj delfenoj vivas en varmaj kaj moderaj maroj tutmonde, kaj povas troviĝi ĉie ajn escepte ĉe la regionoj de la Arkta kaj Antarkta Cirkloj.

Botelnazaj delfenoj vivas en grupoj. Ili vivas en varmaj oceanoj kaj tropikaj maroj. Nombraj esploroj pri la inteligento de botelnazuloj estis faritaj, ekzamenante kamuflimitadon, uzadon de animala lingvaĵo, kategoriigo de objektoj, kaj memrekono. Ili povas uzi ilojn (spongoj; uzante marspongojn por manĝi manĝaĵojn al kiuj ili normale ne povus alveni)[3] kaj transmiti kulturan sciaron el generacio al generacio, kaj ilia konsiderinda inteligento permesis interagadon kun homoj. Botelnazaj delfenoj akiris popularecon el akvariaj montroj kaj televidaj programoj kiel Flipper. Ili ankaŭ estis trejnitaj de militistoj por lokigi marminojn aŭ detekti kaj marki malamikajn subnaĝantojn. En kelkaj areoj, ili kunlaboras kun lokaj fiŝkaptistoj pelante fiŝojn al la retoj kaj manânte la fuĝintajn fiŝojn. Kelkaj renkontoj kun homoj estas damaĝaj por la delfenoj: personoj ĉasas ilin por manĝo, kaj la delfenoj estas krome mortigitaj neintence kiel aldona kaptado de tinusa fiŝkaptado aŭ kaptitaj en krabkaptiloj.

La plej profunda subnaĝado iam registrita por botelnazulo estis de 300 metroj. Tio estis plenumita de Tuffy, delfeno trejinita de la Usona mararmeo.[4][5]

Nellie, la plej long-viva Atlantika botelnazulo sub homa zorgo, mortis je aĝo de 61 la 30an de Aprilo, 2014. Nellie naskiĝis la 27an de Februaro 1953 en Marineland.[6][7][8][9]

Botelnazaj delfenoj havas la duajn plej grandajn nivelojn de encefaligo el ajnaj mamuloj sur la Tero (homoj havas la plej grandajn), kaj ili kunhavas proporciojn proksimajn al tiuj de homoj kaj aliaj grandaj simioj, kiuj pli ol verŝajne kontribuas al sia nekredebla alta inteligento kaj emocia inteligenteco.[10]

TaksonojRedakti

NotojRedakti

  1. Wells, R.; Scott, M. (2002). "Bottlenose Dolphins". En Perrin, W.; Wursig, B.; Thewissen, J. Encyclopedia of Marine Mammals. Academic Press. pp. 122–127. ISBN 0-12-551340-2.
  2. "Common Bottlenose Dolphin (Tursiops Truncatus) - Dolphin Facts and Information". www.dolphins-world.com. Alirita la 19an de Novembro 2018.
  3. Krützen, M.; Kreicker, S.; MacLeod, C.D.; Learmonth, J.; Kopps, A.M.; Walsham, P.; Allen, S.J. (2014). "Cultural transmission of tool use by Indo-Pacific bottlenose dolphins (Tursiops sp.) provides access to a novel foraging niche". Proceedings of the Royal Society B. The Royal Society Publishing. 281 (1784): 1–9. doi:10.1098/rspb.2014.0374. Alirita la 19an de Novembro 2018.
  4. Dolphin Facts. Alirita March 3, 2018.
  5. . US NAVY Dolphins & Sea Lions - Fascinating Animal Documentary (July 4, 2012). Alirita 3a de Marto, 2018.
  6. . Nellie the dolphin dies at Marineland Dolphin Adventure; beloved JU mascot awarded doctorate in 2013. Alirita 3a de Marto, 2018.
  7. Marineland's Nellie the dolphin dies at age 61. Alirita 3a de Marto, 2018.
  8. . Florida Oceanarium Throws One Heckuva a Party for Its Dearly Departed Dolphin. Alirita 3a de Marto, 2018.
  9. Nellie's Legacy - Our History - Marineland Dolphin Adventure. Alirita 3a de Marto, 2018.
  10. (2004) “readings/Cetacean Brain Evolution.pdf Cetacean Brain Evolution: Multiplication Generates Complexity”, International Society for Comparative Psychology (17), p. 1–16.