Maronda centralo estas formo de akvocentralo. Ĝi uzas la energion de la ondoj por produktado de kurento.

Pelamis-projekto, oktobro 2007

La diferenco inter la maronda centralo kaj tajdocentralo estas, ke la maronda centralo ne uzas la tajdan akvonivelan diferencon, nur la kontinuan ondomovadon.

Ĝis nun kostas la produktado de maronda elektro ĝis 10 cendoj po kilovatta horo. La prezo estas tie duobla kompare ekz. al ventoenergio. Oni celas malpliigi la kostojn je 4 cendoj ene de 10 jaroj.

Funkciaj tipoj redakti

  • Pneŭmata kamero: eluzas la moviĝon de la aero, fakte uzante ventogeneratoron. Funkcias sur skota insulo Islay, ekde novembro 2000.
  • Eluzas relativan (turnan) moviĝon per hidraŭla sistemo.
  • Eluzas potencialan energion (altoenergion) de kunkurantaj ondoj (Projekto Wave Dragon) kaj koncentrigas tiun energion per V-formaj rampoj.