The Fens, konataj ankaŭ kiel Fenlands, estas marborda ebenaĵo en orienta Anglio kaj East Midlands. Tiu natura marĉa regiono subtenas riĉan ekologion kaj nombrajn speciojn, kaj helpas absorbi ŝtormojn. Plej el Fens estis drenita antaŭ jarcentoj, kio rezultis en ebena, seka, malalta agrikultura regiono subtenita per sistemo de drenkanaloj kaj homfaritaj riveroj (fosaĵoj kaj drenejoj) kaj aŭtomataj pumpstacioj. Estis neintencitaj konsekvencoj de tiu terakiro, ĉar la ternivelo plue malaltiĝis kaj la fosaĵoj devis estis konstruitaj pli alte por protekti ĝin el inundo.

The Fens
natura areo
Flago
naturregiono [+]

LandoBritio

Koordinatoj52° 29′ 18″ N, 0° 13′ 52″ U (mapo)52.48838-0.23117999999999Koordinatoj: 52° 29′ 18″ N, 0° 13′ 52″ U (mapo)
Areo3 900 km² (390 000 ha) [+]
HorzonoGMT, Brita somera tempo [+]

The Fens (Britio)
The Fens (Britio)
DEC
Map
The Fens
Vikimedia Komunejo:  The Fens [+]
vdr
Ventopumpilo en Wicken Fen.

Fen estas la loka termino por unuopa areo de marĉoj aŭ iama marĉo. Ĝi referencas ankaŭ la tipon de marĉo tipa de la areo, kiu havas neŭtranalkalan akva kemienhavon kaj relative grandajn kvantojn de dissolvitaj mineraloj, sed malmultajn aliajn plantonutraĵojn.

The Fens estas deklarita "National Character Area" (NCA),[1] natura subdividaĵo de Anglio, difinita de Natural England kaj bazita sur kombino de pejzaĝo, biodiverseco, geodiverseco kaj ekonomia aktiveco. Estas 159 National Character Areas kaj ili sekvas naturajn, pli ol administraciajn, limojn.

The Fens kuŝas interne de the Wash, kaj estas areo de preskaŭ 3,900 km² en Lincolnshire, Cambridgeshire, kaj Norfolk.[2]

Plej el Fens kuŝas je malmultaj metroj super marnivelo. Kiel ĉe similaj areoj en Nederlando, multo el la Fenland origine konsistis el nesal- aŭ sal-akvaj malsekejoj. Tiuj estis artefaritaj drenitaj kaj plue estas protektataj el inundoj pere de la drenbordoj kaj pumpiloj. Kun la subteno de tiu drensistemo, Fenland iĝis grava plugebla agrikultura regiono en Britio por cerealoj kaj legomoj. The Fens estas aparte fekundaj, enhavantaj ĉirkaŭ la duonon de la unuagrada agrikultura tero en Anglio.[3]

The Fens estis referencita kiel la "Saknta Tero de Angloj" pro iamaj monaĥejoj, nune preĝejoj kaj katedraloj, de Crowland, Ely, Peterborough, Ramsey kaj Thorney. Aliaj gravaj setlejoj en the Fens estas Boston, Cambridge, Spalding, kaj Wisbech.[4][5]

Referencoj redakti

  1. NCA Profile: 46. The Fens (NE424). Natural England. Alirita 7a de Decembro 2021.
  2. Oni diskutas ĉu tiu areo inkludas la "fen" areojn de norda Lincolnshire, kiel la iama marĉa Insularo Axholme. Kelkaj fakuloj, kiel Keith Lindley, inkludas la Insularon Axholme kiel parto de Fenland, ĉar ĝi havas la saman tipon de medio kaj similan medi-socian historion. Sed ĝi nek estas apuda al la cetero de East Anglian Fenland, nek ĝia drenado estis iam kune organizita kun iu el la ĉefaj Fenland drenareoj. Ĝi estas ĝenerale difinita kiel aparta areo.
  3. . Agriculture. Alirita 2019-09-20.
  4. Wise, John. (1882) Ramsey Abbey: Its Rise and Fall. Huntingdon: Ellis & Cooper. ISBN 0-904701-10-7.
  5. Christian, Anne Hait. (1984) The Search for Holmes, Robson, Hind, Steele and Graham Families of Cumberland and Northumberland, England. La Jolla, CA: Search, p. 7. ISBN 0-9613723-0-3.

Eksteraj ligiloj redakti

52° 29′ 18″ Nordo 0° 13′ 52″ Okcidento / 52.48838 °N, 0.23118 °U / 52.48838; -0.23118 (mapo)