Kenneth la 1-a
Kenneth la 1-a, Cináed mac Ailpín (skotgaele: Coinneach mac Ailpein) aŭ Kenneth MacAlpin (naskiĝis en 810 kaj mortis la 13-an de februaro 858 estis reĝo de la Piktoj kaj laŭ la tradicio estas konsiderata kiel la unua reĝo de la Skotoj. Li estus la fondisto de la dinastio kiu regis Skotlandon dum granda parto de la mezepoko. Li regis de 841 aŭ 843 ĝis 858.
Kenneth la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de la Piktoj aŭ de la Skotoj | |||||
Regado | 841 aŭ 843 ĝis la 13-a de februaro 858 | ||||
Antaŭulo | Monarkio establita | ||||
Sekvanto | Donaldo la 1-a | ||||
Persona informo | |||||
Cináed mac Ailpín Kenneth I | |||||
Naskonomo | Cináed mac Ailpín (malnovskotgaele), Coinneach mac Ailpein (skotgaele) | ||||
Naskiĝo | 810 en Insulo Iona, Skotlando | ||||
Morto | 13-a de februaro 858 en Cinnbelachoir | ||||
Tombo | Iona | ||||
Ŝtataneco | Skotlando vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Alpinoj | ||||
Patro | Alpín mac Echdach | ||||
Gefratoj | Donaldo la 1-a vd | ||||
Infanoj | Konstantino la 1-a, Aed, Máel Muire ingen Cináeda | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Regado
redaktiLi fariĝis reĝo de Dalriada dum kvar jaroj, helpis sin de sia kondiĉo de filo de skotlanda kaj pikta por konkeri la landon de la Piktoj kaj proklami sin reĝo post la destruo de sia reĝlando de la vikingoj en 843, sed ne estas registroj pri sia kronado. Li konservis la landon unuiĝinta malgraŭ la atakoj de la Angloj en Strathclyde kaj Vikingoj de la nordo. La plej grava fonto pri Kenneth estas la Kronikoj de la reĝoj de Alba de la frua 11-a jarcento.
Fonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kenneth I de Escocia en la galega Vikipedio.