Áed mac Cináeda (mortis en 878) estis filo de Kenneth la 1-a ("Cináed mac Ailpín"). Li fariĝis reĝo de la Piktoj en 877 kiam li sekvis sian fraton Konstantino la 1-a.

Aed
Reĝo de la Piktoj aŭ de la Skotoj
Regado de 877 ĝis 878
Antaŭulo Konstantino la 1-a
Sekvanto Giric
Persona informo
Áed mac Cináeda
Áed
Naskonomo Áed mac Cináeda (malnovskotgaele)
Naskiĝo antaŭ 858
Morto 878
en Strathallan
Tombo Iona vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Skotlando vd
Subskribo Aed (Skotlando)
Familio
Dinastio Alpinoj
Patro Kenneth la 1-a
Gefratoj Konstanteno la 1-a • Máel Muire ingen Cináeda vd
Infanoj Konstantino la 2-a, reĝo de la Piktoj/Skotoj
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Regado redakti

La Kroniko de la Reĝoj de Alba diras pri Áed: "Edus [Áed] tenis la saman [t.e. la reĝlando] dum unu jaro. La mallongeco de lia reĝado testamentis nenion neforgeseblan al historio. Li estis mortigita en la urbo de Nrurim." Nrurim ne estas identigita.

La Analoj de Ulster diras ke en 878: "Áed mac Cináeda, reĝo de la Piktoj, estis mortigita de siaj asociitoj." Tradicio, raportita de Georgo Chalmers en lia Caledonia (1807) kaj de la Nova Statistika Konto (1834–1845), mencias ke la frua-historia altaĵeto de la Cunninghillock de Inverurie estus la entombigejo de Áed.

Pli longa raporto estis interpolita en la Origynale Cronykil of Scotland (Originalaj Kronikoj de Skotlando) de Andrew de Wyntoun. Tio ĉi mencias ke Áed regis unu jaron kaj estis mortigita de sia posteulo Giric en Strathallan, kaj aliaj reĝaj listoj havas la saman raporton.

Estas necerte kiu, se iu ajn, el la reĝoj en la Profetaĵo de Berchán estus Áed. William Forbes Skene supozis ke la sekvantaj versoj referis al Áed:

129. Alia reĝo prenos [suverenecon]; malgranda estas la profito kiun li ne disigas. Alas por Skotlando thenceforward. Lia nomo estos la Furioza.
130. Li regos dum mallonga tempo super Skotlando. La volo ne estu [vorto necerta] rebita. Ve por Skotlando, tra la junularo; ve por iliaj libroj, ve por iliaj testamentaĵoj.
131. Li estos dum naŭ jaroj en la reĝlando. Mi diros vin—ĝi estos rakonto de vero—li mortas sen sonorilo, kun komuneco, en la vespero, en mortiga transludo.

La filo de Áed, Konstantino la 2-a, fariĝis reĝo en 900. La ideo ke Donaldo la 2-a de Strathclyde estis filo de Áed, bazita sur konfuzanta enskribigo en la Kroniko de la Reĝoj de Alba, estas disputata.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Áed mac Cináeda en la angla Vikipedio.