Skota Laborista Partio

(Alidirektita el Skota Laborpartio)

La Skota Laborista Partio (angle Scottish Labour Party; skotgaele: Pàrtaidh Làbarach na h-Alba; skote Scottis Labour Pairtie) estas la filio de la Brita Laborista Partio en Skotlando kaj socialdemokratia politika partio en Skotlando, historie grava parto de Britio por la Laborista Partio. La partia estas longtempa subtenanto de skota malcentrigo (angle: devolution).[2]

Skota Laborista Partio
angle Scottish Labour Party
skote Scots Labour Pairtie
skotgaele Pàrtaidh Làbarach na h-Alba
Emblemo de Skota Laborista Partio
partio
Lando   Skotlando
Estro Richard Leonard[1]
Fondiĝo 1994
Lingvo(j) Angla
Skota
Skotgaela
Koloro(j) ruĝa
Ideologio Socialdemokratio
Ĉambro de Komunuloj (angle: House of Commons) skotaj sidlokoj
1 / 59
Skota Parlamento (angle: Scottish Parliament)
24 / 129
Internacia aliĝo Socialisma Internacio
Retejo scottishlabour.org.uk
vdr

Ĝi havas 24 sidlokojn en la Skota Parlamento[3], nulajn skotajn sidlokojn en la Eŭropa Parlamento[4] kaj unu sidlokon en la Domo de Komunuloj ekde la ĝenerala voĉdonado de la 12-a de decembro 2019.[5]

La unuaj en la ofico de unua ministro (la titolo de la skota ĉefministro) estis membroj de la Skota Laborista Partio. Donald Dewar, la unua oficanto kaj la partiestro, kiu kampanjis por malcentrigo dum la 1997-a referendumo, estis la plej significa, konsiderata la patron de la nacio[6].

La 27-an de februaro 2021 kiel la estro estis elektita Anas Sarwar.

Referencoj redakti

  1. Richard Leonard - Scottish Labour Party. Alirita 4 februaro 2020. angle
  2. The 2005 General Election in Scotland Arkivigite je 2008-09-27 per la retarkivo Wayback Machine, by David Denver, Scottish Affairs, No. 53, Autumn 2005; accessed 7 January 2009 angle
  3. Scottish Parliament election 2016 results - BBC News. Alirita 4 februaro 2020. angle
  4. The UK’s European elections 2019 - BBC News. Alirita 4 Februaro 2020. angle
  5. Results of the 2019 General Election in Scotland - BBC News - BBC News. Alirita 4 februaro 2020. angle
  6. History of the Scottish Labour Party. Scottish Labour Party. Alirita 9 May 2015. angle