Highland (konsilia areo)
Highland (aŭ Highlands, jen angle, en la skota: Heilan, en la skotgaela: A' Ghàidhealtachd, en Esperanto "Alta Lando", ofte plurale nomata "Altaj Landoj") estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando - la plej larĝa administra regiono en Skotlando kaj en Britio. Administra centro estas la urbo Inverness. Laŭ takso meze de 2016 en la regiono vivis 234 800 loĝantoj. La teritorio ampleksas la plejparton de la historiaj britaj graflandoj (en Skotlando nomata ŝiro) Inverness-shire kaj Ross and Cromarty, ĉion de Caithness, Nairnshire kaj Sutherland kaj malgrandajn partojn de Argyll kaj Moray - sekve ĝi ne kovras la tutan areon de la tradicia pejzaĝo Altaj Landoj, kies nomon ĝi portas.
Highland | ||
---|---|---|
skotgaele A' Ghàidhealtachd | ||
administra regiono | ||
Blazono | ||
Lando | Skotlando | |
Ĉefurbo | Inverness | |
- koordinatoj | 58° N, 5° U (mapo)57.5-5Koordinatoj: 58° N, 5° U (mapo) | |
Areo | 25 657,1465 km² (2 565 715 ha) [+] | |
Loĝantaro | 235 540 [+] (2018) | |
Denseco | 9,18 loĝ./km² [+] [+] | |
ISO 3166-2 | GB-HLD | |
![]() |
||
Highland | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La konsilia regiono bordas la regionojn Aberdeenshire, Argyll kaj Bute, Moray kaj Perth kaj Kinross.