Subdivido de Skotlando

Skotlando estas dividita al 32 administraj areoj. Ĉiu estas administrata de unitary authority, nomata council (konsilio). Pro tio la areoj nomiĝas ankaŭ council area (konsilia areo).

Tiu ĉi sistemo validas de la 1-a de aprilo 1996. Antaŭe la administraj unuoj de Skotlando estis "regionoj"; tiu sistemo validis ekde 1975. Antaŭ tiu jaro validis historia subdivido al "graflandoj".

Administraj unuoj redakti

Administra subdivido de Skotlando
  1. Inverclyde
  2. Renfrewshire
  3. okcidenta Dunbartonshire
  4. orienta Dunbartonshire
  5. Glasgow
  6. orienta Renfrewshire
  7. norda Lanarkshire
  8. Falkirk
  9. okcidenta Lothian
  10. Edinburgo
  11. Midlothian
  12. orienta Lothian
  13. Clackmannanshire
  14. Fife
  15. Dundee
  16. Angus
  1. Aberdeenshire
  2. Aberdeen
  3. Moray
  4. Highland
  5. Foraj Hebridoj (Na h-Eileanan Siar)
  6. Argyll kaj Bute
  7. Perth kaj Kinross
  8. Stirling
  9. norda Ayrshire
  10. orienta Ayrshire
  11. suda Ayrshire
  12. Dumfries and Galloway
  13. suda Lanarkshire
  14. Skotaj Limoj (Scottish Borders)
  15. Orkadoj
  16. Ŝetlandaj Insuloj
 

Statistiko redakti

Teritorio Areo
(km²)
Loĝantaro
(2001)
Loĝdenso
(per km²)
Aberdeen 182 212.125 1.164
Aberdeenshire 6.317 226.871 36
Angus 2.184 108.400 50
Argyll kaj Bute 7.023 91.306 13
Clackmannanshire 158 48.077 304
Dumfries kaj Galloway 6.446 147.765 23
Dundee 55 145.663 2.648
orienta Ayrshire 1.275 120.235 94
orienta Dunbartonshire 176 108.243 617
orienta Lothian 666 90.088 135
orienta Renfrewshire 168 89.311 532
Edinburgo 260 448.624 1.725
Falkirk 293 145.191 496
Fife 1.340 349.429 261
Glasgow 175 577.869 3.307
Highland 26.119 208.914 8
Inverclyde 167 84.203 503
Midlothian 350 80.941 231
Moray 2.237 86.940 39
norda Ayrshire 888 135.817 153
norda Lanarkshire 476 321.067 674
Perth kaj Kinross 5.395 134.949 25
Renfrewshire 263 172.867 659
Skotaj Limoj 4.727 106.764 23
suda Ayrshire 1.230 112.097 93
suda Lanarkshire 1.778 302.216 170
Stirling 2.243 86.212 38
okcidenta Dunbartonshire 176 93.378 531
okcidenta Lothian 427 158.714 372
Sumo (sen insuloj) 73.193 4.994.276 68
Insuloj      
Orkadoj (Orkney) 1.025 19.245 19
Ŝetlandaj Insuloj 1.471 21.988 15
Foraj Hebridoj 3.070 26.502 9
Sumo pri la insuloj 5.566 67.735 12
Sumo pri Skotlando 78.759 5.062.011 64

Aliaj subdividoj redakti

Sktolando havas plurajn aliajn administrajn subdividojn, kiuj servas por specialaj celoj.

Eksaj subdividoj redakti

  • Regionoj
  • Graflandoj
  • Burgh

Vidu ankaŭ redakti